morti

*mort/i (ntr)

  1. ĉesi vivi, perdi la vivon: ni ĉiuj devas morti; kial mi ne mortis tuj el la utero? (X); morti de malsato, per la glavo, sub ies mano, pro vundo, sur ŝtiparo, en sia lito, en batalo, por amiko, pro la patrujo (Z), en bona maljuneco (X), kiel bona kristano; (f) de tio vi ja ne mortos!; morti de enuo, de amo; la sekreto mortis kun li.
  1. [BOTANIKO] Perdi la vivigan sukon: mortintaj folioj.
  1. [MEDICINO] (pp membro) Perdi la sentivecon: havi mortintan fingron.
  1. (f) Ne plu esti, forpasi, malaperi: multaj antikvaj civilizoj mortis; jam mortis la printempo, mia juneco; tiu ideo ne povas morti; rigardi la baldaŭ mortontan tagon.
    perei, velki, detruiĝi, ruiniĝi, estingiĝi, droni, elviŝiĝi.
  • morto
    1. ĉeso, perdo de la vivo, t.e. halto de la ĉenreakcioj, per kiuj la diversaj molekuloj, konsistigantaj individuon, interservadas unu al la aliaj: ŝajna, efektiva morto; tro frua, akcidenta, malhonoriga morto; post glora mort' (Z); mi mortu per la morto de herooj (Z); por doni al nia patro la baton de la morto (Z); timo je la porĉiama morto (Z); kondamni al morto; priplori ies morton (Z); ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo (Z). [VIDU] mortokvanto.
    1. (ofte maj.) Simbola estaĵo, personiĝo de la morto: la morto ne distingas, ĉiujn egale atingas (Z); la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas (Z); la Morto etendis sian longan manon al la delikata floro (Z); mortokapo (kranio).
    1. (f) Detruiĝo, malapero: tio estas la morto de la klasika arto; ŝi ĉeestis la morton de siaj plej karaj esperoj.
  • morta
    1. Rilata al morto: la morta rigideco; mortaj simptomoj; morta kondamno.
    1. Mortinta: morta karno, korpo, besto; morta felo; (f) la vivaj kaj la mortaj lingvoj (Z).
    1. (ark.) Kaŭzanta morton: morta vundo, malsano (Z), angoro; (f) morta enuo, ofendo, malamiko (Z); morta peko (mortinda).
    1. (evi) = mortema: nia korpo estas morta (Z).
    1. (f) Simila, konvena al morto: morta kanto, silento; kiel vekita el morta dormo (Z); morta paleco.
    1. [TEKNIKOJ] Neefikanta: la morta punkto de aksuma movo; meti la kluĉilon en la mortan punkton; morta pezo (de la neaganta parto de maŝino); morta angulo (parto de tereno ne vidata aŭ ne alpafebla); morta kuglo (perdinta la impulsoforton); (analoge) morta sezono (dum kiu iu ekonomia sektoro neaktivas).
      velka.
  • morte
    En morta maniero: morte vundita; morte malami; morte peki.
  • mortado (Z)
    Multo da mortoj: grande mortado de suĉinfanoj.
  • morteco
    Eco de io, kio estas mortema: la morteco de la civilizo.
  • mortema
    Tia, ke tiu devas pli-malpli baldaŭ morti: la dioj kaj la mortemaj homoj (B); kiu vi estas, ke vi timas homon morteman? (X).
  • mort (em)ulo
    Estaĵo, kiun iam trafos morto: la pensoj de la mortemuloj estas timemaj.
  • *mortigi
    1. Senigi je la vivo; kaŭzi la morton de: estas pli facile mortigi, ol revivigi (Z); la Eternulo mortigas kaj vivigas (X); por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas (Z); David batis la Filiŝton kaj mortigis lin (X); minacoj ne mortigas (Z); li ne mortigis sin mem (Z); malbeno al liaj mortigintoj! (Z); la nombro de la mortigitoj (X); brulmortigi, gasmortigi, pikmortigi, premmortigi, ŝtonmortigi (mortigi per brulo ktp); kaŝmortigi (murdi).
    1. (f) Ekstermi, forigi: la E-istoj ne volas mortigi la naciajn lingvojn (Z); ili volis tiun ideon tute mortigi (Z).
      detrui, pereigi, ruinigi.
  • mortigo
    Ago de tiu, kiu mortigas: antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon (Z); homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo (X); la mortigo de Klitemnestro far ŝia filo; (f) nia afero, kiun ni devas defendi de mortigaj atencoj (Z).
  • *mortiĝi (evi) = iĝi morta, perei: la domo forbrulis kaj la juna pasero mortiĝis (Z); mia onklo ne mortiĝis per natura morto, [...] kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; [...] li falis sub la radojn de vagonaro kaj mortiĝis (Z).
  • mortinda
    Inda je morto: tio estas mortinda ofendo; [KRISTANISMO] mortinda peko (Z) (
    veniala).
  • mortintaĵo
    Io mortinta.
    kadavro, putraĵo.
  • mortintejo
    Tombejo.
  • mortideva
    Mortema.
  • ekmorti
    Tuj, subite morti.
  • formorti
    Malaperi en la morton: formorti-dormi, kaj nenio plu! (Z); ŝi vidis en sonĝo la formortintan edzon (Z); sed tiu brueto baldaŭ formortis.
  • ĝismorta
    1. Daŭronta ĝis la morto: tio ne estas ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de ŝia sorto estu tiu seĝo (Z).
    1. Iranta ĝis la morto: ĝismorta maltrankvileco; ĝismorte batali.
  • memmortigo, sinmortigo
    Mortigo de si mem.
    suicido.
  • postmorta
    Okazanta post ies morto: postmorta publikigaĵo.
  • promorta
    Okazigata pro ies morto: akra sonorado de promorta sonorileto (Z).
  • *senmorta
    Tia, ke tiu neniam mortas: la genoj de nia korpo estas senmortaj; la senmorta animo (Z); (f) la senmortaj verkoj de Homero.
  • senmorteco
    Eco de io, iu senmorta: la senmorteco brilis el ĝiaj okuloj (Z); promesi al iu la senmortecon (en la homa memoro).
  • senmortigi
    Fari senmorta: senmortigi ies nomon.
  • transmorta
    Troviĝanta trans la morto: vi ne dubas ja pri transmorta vivo? (Z).
  • frostmorti
    Morti pro elmetiĝo al frosto: senviva, frostmortinta sub la saliko (Z).
  • pikmortigi
    Mortigi per enpuŝo de pikilo, ponardo ks: li eltiris tranĉilon kaj pikmortigis lin (Z).
  • ŝtonmortigi
    ŝtonumi.

    morti


    viva.morti.perei.sin'mort'igo, suicido.for'pasi.akcidento.konvulsio.agonio.murdi.kadavro.katafalko.tombo.tomb'ejo.ĉerko.kripto.monumento.sepulti.en'tomb'igi.balzami.kremacii.kondolenco.funebro.testamento.heredi.
    Akceptu mian funebran saluton.Anonci siajn lastajn volojn.Antaŭaverta sonĝo.Atendi rezignacie la morton.Balzami.Barakti kontraŭ la morto.Batis la horo de lia morto.Bedaŭre ekscii pri ies morto.Cindrourno.Ciuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.Ĉi tie kuŝas X.Ĉio havas finon.Ĉiu homo estas mortema.Ĉiu vivanto devas morti.De tiam, ĉio far ĝis indiferenta por li.Diri adiaŭ al la mondo surtera.Disĵeti la cindrojn de iu al la kvar vento.Ekdormi, endormiĝi por eterna morto, ripozo.Ekspedi iun en alian mondon.Elpeli iun el la mondo de la vivantoj.Enterigi iun sur la (malnova) tombejo.Esti en la faŭko de la morto.Estu la tero malpeza, "leĝera" por li.Eŭtanazio.Falĉilo estas atributo de Morto.Fino de ĉiuj zorgoj.Florornami ies tombon.For! vi kava, terura, konvulsia rigardo de la morto! Formorti, dormikaj nenion pli.Frua morto.Funebra laŭdo de mortinto.Funebre vestita.Hommortigo pro malzorgemo.Honori enterigon per sia ĉeesto.Jozefo ordonis al siaj servistoj balzami lian patron.Kiu naskiĝis, tiu ankaŭ mortos.Kondolenca vizito.Kremaciejo.Kremacii.Krimi.Kuraĝe alfronti la morton.La instinkto de memkonservado ne tute ŝin forlasis.La morto jam estas ĉe la sojlo.La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.La morto rabis al li la infanojn.Li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.Li ne supervivos la funebran sciigon.Lia horo ekbatis.Lia morto konsternis ĉiujn liajn amikojn.Lia nomo estos eterne ĉirkaŭita de gloro.Liaj okuloj fariĝis vitrecaj, vitreskaj.Mallevo de la ĉerko, en la foson.Meti iun en danĝeron de morto.Monumento.Morti per natura morto, de perforta morto, per haladzo, asfiksio,dronado, de malsato (permalsata mnorto), pro inanicio, en sia lito.Morto subita, tragedia, tro frua, antaŭtempa, akcidenta, "violenta,,,natura, malhonora.Mortodanco (SAINT-SAENS).Mortsonorado.Muldigi per gipso la vizaĝon de mortinto.Mumio.Murdi.Murdo.Nekropsio.Nia bedaŭrata prezidanto.Okazu, kio okazi devas.Oracio.Paco al lia cindro.Perdi la vivon sub ies mano.Perdiĝis granda poeto, kantisto.Perei per la glavo, en batalo.Plifruigi ies morton.Porti funebron pri iu.Post mi, la diluvo.Post mia malapero renversiĝu la tero.Preĝi por la animo de iu.Priplori ies morton.Rekomendi sian animon al Dio.Restis nur al mi morti.Rigardi la Morton en la vizaĝon, alvizaĝe.Riski danĝeron de morto.Saluton al via tombo, tro frue mortinta amiko.Sarkofago.Se mi pereos, mi pereu.Sen ceremonioj, kaj sen funebraj formoj kaj parado.Sendi kondolencojn al la familio.senkompata morto.Senti la amarecon de sia vidviĝo.Sepultentreprenisto.Sepulti.Simpla, tera mortemulo.Sin izoli en sia funebro.Slabo.Stari per unu piedo en la tombo.Starigi krucon sur la tombo.Stertori.Strangoli iun.Sufoki.Suicido (= memmortigos, sinmortigo).Survesti funebron.Ŝvebi inter vivo kaj morto.Tombo.Tomboskribo.Vidvino post homo, kiun mi konis, de oficisto.Vivantojn ni malhonoras, mortintojn ni adoras.
    vivi.

    Iel rilatitaj:

    Anubx agonix akcidentx anatemx animx aperx atakx avx baktericidx batalx blaptx buĉx daŭrx devx donx ekzekutx estx falx finx fosx heredx homx junx kompatx krucx kuŝx lastx lasx lignx litx pasx pendx satx soifx tempx terurx tombx vivx zorgx ĉesx ŝtonx