kronometro

kronometr/o (2)

  1. Tre preciza horloĝo, speciale konstruita por ne impresiĝi de la temperaturŝanĝoj, kaj uzata i.a. por konservi surŝipe la horon de la devena meridiano kaj tiel fiksi la longitudon.
  1. Tre preciza horloĝeto, regebla per prembutono, kaj kiu ebligas mezuri temp-intervalojn laŭ tre malgrandaj unuoj (sekundonoj). SIN. klikhorloĝo.
  • kronometri (tr)
    Mezuri per kronometro: kronometri la kuradon de ĉampiono.
  • kronometrio
    Parto de la fiziko, pritraktanta la mezuron de la tempo.
  • kronometria
    Rilata al kronometrio.
  • kronometristo
    Persono komisiita kronometri rekordon, labortempojn ktp.

    Iel rilatitaj:

    horloĝx minutx tempx