-us
*-us
Finaĵo de verbo, esprimanta nerealecon: se mi estus sana, mi estus feliĉa (Z); estintus bele (G) (nereala supozo); ho, se mi havus rifuĝejon! (Z) (neebla deziro); ĉu mi povus ricevi iom da pano? (ĝentila peto). us-modo
Modo de la nerealeco. SIN. fiktivo, kondicionalo.
-us
PMEG: [-us]
Esprimoj
Kiom mule mi farus por viaj belaj okuloj.
Pli bone estus al li ne veni en la mondon; se li neniam estus naskita.
Pluvas kvazaŭ la akvo estus verŝata per siteloj.
Pri tio oni povus multon diri.
Sur la tero se azenoj ne amasus, la milit' ne okazus (Kalocsay).
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
deziro neebla nerealeco
Ankaŭ vidu:
fiktivo (us-modo), finaĵo, kondicionalo, kopulo, morfemo, tempo, verbo
Iel rilatitaj:
-ebl
dezirx
fiktivx
finx
kondicionalx
kopulx
morfemx
realx
se
tempx
verbx