momento

*moment/o

Tre mallonga, ne precize difinita daŭro de tempo: al li dum unu momento ŝajnis, ke li vidas [...] (Z); nur unu momenton daŭras via (de efemero) tuta vivo (Z); ho restu, nur unu momenton ankoraŭ! (Z); en momento (Z); parolo malvera (restas) nur por momento (X); aperas prudento, kiam pasis la momento (Z) (ĝusta); momento da silento (Z); la malgranda estaĵo momenton ripozis sur unu folio (Z); vi elektis por via livero tre maloportunan momenton (Z).
minuto, sekundo.
  • momenta
    1. Daŭranta tre mallongan tempon: momenta fajrero, paŭzo, foto; (analoge) edziĝo tro momenta (decidita en momento) estas longapenta (Z).
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp parolsono) Tia, ke ĝia teno ne povas esti longe daŭrigata (ekz. plozivoj, afrikatoj ks).
  • momente
    En unu momento: momente ili ruiniĝis kaj pereis (X); subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj (X); (li promesas), por momente liberiĝi de l' petanto (Z).
  • ĉiumomente
    En ĉiu sinsekva momento: ĉiumomente alvenis novaj gastoj.
  • sammomenta
    Okazanta en la sama momento, kiel alia afero: du sammomentaj krizoj eksplodis.
  • lastmomente
    En la lasta momento: oni devis aldoni lastmomente unu sciigon.

    momento


    En la momento de sunsubiro.Fari uzon el cxiu momento.La plejmulto el ni ne gxisvivos tiun momenton.Lasthore, en la lasta minuto, lastmomente. momenta.tio postulas nur momenton.Unu momenton.
    horo. saluti. suno. tempo. uzi. vivi.

    Iel rilatitaj:

    Sunx ankoraŭ daŭrx horx intertempx lastx minutx nun salutx samx tempx uzx vivx