disponi

*dispon/i

  1. (ntr) Decidi laŭ sia bontrovo, kio fariĝos pri iu aŭ io: havi la rajton disponi je (pri) sia propra persono (Z); la Societo disponas nur super (pri) la uzado de la kapitaloj de la Societo mem (Z); li, kiu tiam havis ankoraŭ la rajton disponi pri E. (Z); la alta estraro, kiu disponas pri vivo k morto (Z); disponu pri mi, kiel pri via servanto; testamente disponi pri siaj havaĵoj; (abs) homo proponas, Dio disponas (Z); kie mi disponas, tie mi ordonas (Z); kiel vi tie disponis? (Z); leĝo disponas nur por la estonteco (SIN. dispozicii 3).
  1. (tr) Havi ion, kion oni povas ĉiumomente uzi; havi tuj preta: la stabo disponas nur du aŭtojn; en tiu tempo la E-istoj disponis nenian vortaron en E.; kiu metion disponas, mizeron ne konas (Z); disponu helpon al Jakob' (uzu favore al); gasto laŭplaĉe disponanta sian tagon (Z); ĉiu ano disponas unu voĉon; ĉu tiuj seĝoj estas ankoraŭ disponeblaj?
  1. Dispozicii 1: rilate la internan disponadon (Z).
  1. Dispozicii 4: al tio disponas ankoraŭ la frua irado dormi (Z); mi diros, ke vi ne estas disponita (Z) (akcepti ilin).
    decidi, estri. [VIDU] proponi, mano.
  • dispono
    1. Povo disponi pri iu aŭ io: havi la liberan disponon pri io; nun via tempo estas libera al via dispono (Z); ŝi donis al mia tuta dispono la sumon (Z); David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab (X); amasigu grenon sub la disponon de Faraono (X); rajto de popolo al memdispono.
    1. Dispozicio 3: mi faros disponon (Z); en mia parto mi kelkajn disponojn jam faris (Z); por esti tute preta al viaj disponoj, mi alvenos lundon (Z); oferoj flankaj estas uzataj laŭ la dispono de la oferantoj mem (Z).
  • disponaĵo
    Io disponata aŭ disponebla: la mastruma sistemo de komputilo asignas disponaĵojn al taskoj.
  • disponigi
    Meti sub ies disponon, cedi, lasi al iu: disponi ĉambron al grupo.

    disponx


    Iel rilatitaj:

    asignx donx havx proponx seĝx tempx tenx