semo

*sem/o

  1. [BOTANIKO] Dormanta organo, maturiĝinta ovolo, konsistanta el embrio ĉirkaŭita de ŝirmaj histoj (
    tegumento) kaj eventuale de rezervaj histoj (
    albumeno, endospermo, perispermo): post ĝermado semo produktas kompletan planton; semoj de angiospermoj estas enfermitaj en fruktoj; elĵetiĝo, disportiĝo de semoj.
  1. [KOMUNUZO] Semo 1 aŭ frukt (er)o, entenanta semo(j)n nedisigebla(j)n de ĝi: de semo putra venas frukto ne nutra (Z); bombardado de flugantaj semoj; (f) scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan (Z).
    grajno.
  1. (ark.) Semoj 2: kia la semo, tia la rikolto (Z); herbo, kiu naskas semon laŭ sia speco (X); ĉu vi ne semis bonan semon en via kampo? (X).
  1. Homa spermo: Onan elverŝadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato (X).
  1. (f) Tiuj, kiuj devenis el tiu spermo; idaro, posteularo: la semo de David (X); el la reĝa semo de Edom (X); ilia semo estos ekstermita el inter la homidoj (X).
    sango.
  • sema
    Rilata al semo: sema putro, ŝimo; sema likvo; sema elfluo.
  • *semi (tr)
    1. Disĵeti sur teron aŭ malprofunde enterigi semojn, por ke ili ĝermu kaj kresku: semi tritikon (B), hordeon, florojn; ne semu inter dornaĵo (N); nenie semata, ĉie trovata (Z); (f) se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos (Z) (lernu juna); kiu semas venton, rikoltos fulmotondron (Z); semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon (X).
      planti.
    1. (f) Disvastigi senton, preskaŭ ĉiam en malica intenco: semi teruron en la urbo (B); semi malkonfidon en ies animon (B); ili plu ne semos inter ni malpacon (Z); mi longe esperis, ke li ĉesos maskite semadi inter ni intrigojn kaj anarĥion (Z); nigraj semantoj de kalumnioj.
    1. (f) Prisemi: golfo semita per multaj insuloj (B).
  • semado
    Agado kaj procedo de iu, kiu semas: li pensis nur pri la tempo de semado (Z); semado de greno; (f) semado de malpaco.
  • semero
    Semo 2.
  • semilo
    Sako, en kiu semanto portas la semotaĵon.
  • semitaĵo
    Semo, kuŝanta en tero: la neĝo kuŝis varmige super la juna semitaĵo (Z); la semitaĵo de niaj pekoj (Z).
  • semdona
    (pp plantoj) Liveranta semon.
  • semriĉa
    Havanta multe da semoj: semriĉa spiko.
  • semŝelo
    La kovranta tavolo de semo. SIN. tegumento (j).
  • semotaŭga
    Taŭga, preparita, por esti prisemata: hektaroj da semotaŭga tero (Z).
  • semotempo
    Tempo de la jaro, kiam oni semadas.
  • *dissemi
    Disigi tra granda spaco: mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili (X); oazoj dissemitaj en la dezerto (B); la dissemiteco de la komitatanoj estas tre ĝena; de ĉi tiuj (la pranepoj de Noa) dissemiĝis la insuloj da popoloj en siaj landoj (X).
    disblovi, dispeli, disĵeti.
  • prisemi
    1. Disĵeti semojn en ion: prisemi kampon (Z); vi sekvis min en la dezerto, en lando ne prisemita (X); (f) mi prisemos la domon de Izrael per semo de homo kaj semo de bruto (X).
    1. Grandnombre dismeti, surkovri: ŝi estas senorda, ŝi prisemas la tutan domon per siaj aferoj; prisemi ies vojon per floroj; la vizaĝo estis prisemita per ruĝaj ulceroj (Z); drapo prisemita per malgrandaj ruĝaj kusenetoj (Z).
  • prisemado
    Ago de iu, kiu prisemas: prisemado de buljono per mikroboj.
  • linsemo
    Vd lino.
  • lunsemo
    Menispermo.
  • minsemanto
    [ARMEOJ] ŝipo, kiu prisemas per minoj marregionon.
  • vermosemo
    [FARMACIO] (semen-contra) Malgrandaj kapituloj de kelkaj sp-oj de artemizio, precipe de formo de Artemisia maritima, kontraŭverme uzataj.

    semo


    Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon.Kia la semo, tia la rikolto.Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
    disfamigi.disvastigi.frukto.grajno : grenfrukteto; seka semo; globforma eta objekto.grensemi.ĝermi.Hektaroj de semotaŭga tero.idaro.kafo : bruna aŭ nigra trinkaĵo (kuirita aŭ filtrita), el muelitajrostitaj semoj de la kafarbo (Coffea).kreski.laktumo: semo de masklaj fiŝoj.lozanĝe.multenombre.posteulo.propagandi.reprodukti.rikolti.sulko.tero.tritiksemi.
    agrikulturo. floro. kampo. rikolti. vento. vetero.

    Iel rilatitaj:

    agrikulturx amandx arilx bedx berx florx kafx kampx kulturx olex plantx poŝx rikoltx sakx seksx tempx ventx veterx ĝardenx