intermiti
*intermit/i (ntr)
Periode interrompiĝi, kaj rekomenciĝi ordinare post egalaj intertempoj: la febro intermitas. intermito
Periodo, dum kiu io intermitanta interrompiĝas: li reprenis sian laboron dum la intermitoj de sia malsano. intermita
Prezentanta intermitojn: intermita fonto, febro, pulso; lumturo kun intermitaj ekbriloj; intermita ĝirlumo (= ĝirblinko) de aŭto. intermite
En intermita maniero: la luno intermite brilis inter la nuboj.
intermitx
Iel rilatitaj:
periodx
tempx