periodo

period/o (1)

  1. Tempa daŭro inter du difinitaj fazoj de fenomeno aŭ de evoluado: en ĉiuj periodoj de la tero (Z); tiam venis la periodo de la granda postulado de reformoj (Z); la periodo de la krucmilitoj (B).
    ciklo, epoko.
  1. [FIZIKO] La plej malgranda distanco (laŭ iu variablo, specife tempo), post kiu iu grando aŭ fenomeno ripetiĝas: periodo de vibrado.
  1. [ASTRONOMIO] Tempo, kiun bezonas astro, por retroviĝi en la sama punkto de sia rivoluo.
    fazo, stadio.
  1. [GEOLOGIO] Geokronologia unuo, ampleksanta plurajn epokojn, responda al la kronostratigrafia unuo sistemo. [VIDU] geokronologio.
  1. Serio da prop-oj aŭ da frazoj, harmonie kunligitaj kaj prezentantaj la malvolviĝon de unueca ideo: oratora periodo.
  • perioda
    1. Ripetiĝanta post pli-malpli difinita tempo: perioda febro, eldonaĵo, fenomeno.
      intermita.
    1. Karakterizata de periodoj 5: perioda stilo.
  • periodaĵo
    Periode aperanta publikigaĵo.
  • periodeco
    Eco de perioda fenomeno.
  • neperioda, malperioda
    Ne prezentanta periodecon: malperioda fizika fenomeno.
  • lumperiodo
    [BIOLOGIO] Tagdaŭro (eksperimente lumigdaŭro), koncerne ties efikojn al la vivuloj.
  • lumperiodismo
    Fenomeno de reago de la vivuloj al la lumigdaŭro dum la sinsekvaj tagnoktoj: ĉe la florplantoj, lumperiodismo manifestiĝas per kreskado kaj precipe florado. [VIDU] mallongtaga, longtaga.
  • mallumperiodo
    [BIOLOGIO] Noktodaŭro (eksperimente mallumigdaŭro), koncerne ties efikojn al la vivuloj.

    periodo


    Esprimoj

    En la plej bona periodo (epoko) de.
    La periodo de elektado komenciĝos la ---.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    lumperiodismo, lumperiodo,mallumperiodo,malperioda,neperioda,perioda,perioda tabelo de elementojperioda spasma korizo,periodaĵo,periodeco,periodo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    favora
    glacia epoko
    intermita
    konstanta
    kvieta
    milda
    posta
    rivolua

    ciklo
    daŭro
    distanco
    eono
    erao
    fazo
    geokronologio
    stadio
    tempo

    Ankaŭ vidu:

    astronomio. astronomo. elekti. komenci. matematiko.

    Iel rilatitaj:

    adoleskx alternancx arkeanx astronomix astronomx ciklx daŭrx distancx elektx elementx eonx epokx erax favorx fazx geokronologix glacix horx intermitx jarx komencx konstantx kvietx librx lumx matematikx mildx monatx post ritmx rivolux semajnx stadix tabelx tempx ventx