hieraŭ
*hieraŭ
Cirkonstanca morfemo, - signifanta 'en la tago la plej proksima, en la pasinteco, al la hodiaŭa': hieraŭ mi renkontis vian filon (Z); hodiaŭ estas sabato [...] , hieraŭ estis vendredo (Z); hieraŭ matene, hieraŭ tagmeze, hieraŭ vespere, hieraŭ nokte.
- signifanta metafore tre proksiman pasintecon: kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperos kiel io tute natura (Z).
- uzata anst. 'hieraŭo': sur la loko de sinjorino S. mi havas depost hieraŭ alian laboristinon (Z); inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno (Z).
*hieraŭa
Okazinta hieraŭ: la festo estas de alia speco ol la hieraŭa (Z); ne bedaŭru hieraŭan (Z). hieraŭo
La tago ĝuste antaŭa al difinita tago: li alvenis la hieraŭon de Kristnasko; en la mezepoka eklezio oni fastis la hieraŭon de ĉiu festotago. antaŭhieraŭ
Du tagojn antaŭ la hodiaŭa: la antaŭhieraŭa pano ne plu estas manĝebla.
PMEG: [hieraŭ]
- La hieraŭo, la morgaŭo de Kristnasko.
- Ne bedaŭri hieraŭon.
kronologio mateno. morgaŭ. semajno. tago. tempo.
Iel rilatitaj:
antaŭ
hodiaŭ
kronologix
matenx
morgaŭ
semajnx
tagx
tempx