plu

*plu

  • I- Cirkonstanca morfemo, montranta la daŭradon kaj neceson de stato aŭ ago:
    1. en la tempo (pli longatempe): ŝi volis diri ion plu, sed ŝi ne povis (Z); ho, diru, kion plu vi scias? (Z); tenu ankaŭ plu ĝin en sekreto (Z); danĝere estas lin lasi plu en tia libereco (Z); kaj tiel plu (Z); plu kaj plu faladis la pluvo;
    1. en la spaco (pli malproksime): iru ankoraŭ unu paŝon plu!; se vi legus plu, vi vidus, ke la fino estas pli klara.
      pli.
  • RIM. 1 'plu' + nea vorto signifas la maldaŭron, la ĉesigon de ago aŭ stato: mi ne povas iri unu paŝon plu; ne parolu plu; ĝis tie kaj ne plu; mi lin ne vizitos plu; li ne povis plu sin deteni (Z); ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo (Z); li plu neniam batalos kontraŭ vi (Z); nun li kuŝas, por neniam leviĝi plu (Z), formorti, dormi kaj nenio plu (Z); nun, kiam nenia savo por ni restas (Z); neniaj duboj plu.
    jam ne, ankoraŭ ne, ne pli.
  • RIM. 2 La diferenco inter la senco de 'plu' kaj tiu de 'ankoraŭ' 2 kuŝas en tio, ke 'ankoraŭ' signifas esence ripeton, dum 'plu' precize signifas daŭradon.
  • II- Kombinebla morfemo kun la samaj signifoj:
  • plua
    Daŭranta plu, okazanta en posta tempo: nun rakontu al mi la pluan sorton de ili (Z); li restos tri pluajn tagojn; provo, kiu decidos pri pluaj mendoj (Z); la libro vekis en mi la deziron legi pluajn tiaspecaĵojn; tion mi konsentas, sed rifuzas ĉion pluan; ĝis plua informiĝo; plua en buŝo (pp vino, kies gusto de frukto estas facile rekonebla kaj daŭras en la buŝo).
  • plue
    Laŭ plua maniero, en pluaj cirkonstancoj: li plue diris kelkajn vortojn (Z); mi plue silentos pri tio; kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filon (Z); estu plue pastrino de l' diino laŭ ŝia volo (Z); de tiu tago kaj plue Saŭl malamike rigardis Davidon (X); kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni (Z); plue kaj plue sonis la kantado (Z).
  • pluen
    Pli malproksimen per plua irado aŭ agado: malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen (Z); kaj Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo (X); li iris ĉiam pluen kaj pluen (Z); tiuj vortoj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon (Z).
  • plui
    Ekzisti aŭ agi plu: miaj biciklaj aventuroj pluas (M).
  • pluaĵo
    Tio, kio okazas poste aŭ pli malproksime: ŝi ĉion diritan tuj ensorbis kaj petis pri pluaĵo (Z).
  • pluigi
    1. Fari, ke io daŭru plu: li ne volis pluigi la krediton; pluigi militon.
      daŭrigi, kontinuigi.
    1. [MATEMATIKO] Daŭrigi, plilongigi laŭ sama maniero: pluigi elvolvaĵon de serio; pluigi kurbon.

    PMEG: [plu]


    amaso. daŭri. fojo. lasta. tempo.

    Iel rilatitaj:

    -ad amasx ankoraŭ daŭrx denovx fojx lastx nenia neniam novx pli tempx