eterna
*etern/a
- Havanta nek komenciĝon nek finiĝon: Epikuro hipotezis pri eternaj atomoj; laŭ Spinozo, materio estas same eterna, kiel spirito.
- Havonta nenian finiĝon: ĝui la eternan feliĉon, vivon (en Paradizo); la eterna dormo (morto); (analoge) la eterna Urbo (Romo); la regiono de la eternaj neĝoj; for de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron! (N).
- Tiel longa, aŭ ripetata, ke oni ne antaŭvidas finon: inter ili komenciĝis eterna milito (Z); ĵuri al iu eternan dankon; la eterna triangulo (du viroj k unu virino, aŭ inverse); tiuj eternaj disputetoj; la homo de eterna rido (Z).
eterne
En eterna maniero: - ne estis antaŭ mi kreitaĵo krom la eternaj: mi eterne staras (K) (pp la pordo de Infero);
- nek ĝojo nek malĝojo daŭras eterne (Z); en la daŭro de miljaroj ili eterne bataladis inter si (Z); ĉu eterne manĝados la glavo? (X); ekzistas multaj vojoj, por eterne paroladi en gazetoj pri nia afero (Z); por eterne (por ĉiam; ĉiam, RIM.); fidinda estos via domo eterne antaŭ vi, via trono estos fortigita por eterne.
etern (ec)o - Daŭrado sen komenco k fino: Tempo k Eterneco, alforĝitaj al si reciproke en la daŭro de unu momento (Z) (morto); eterneco estas unu el la plej ĝenerale rekonataj atributoj de la dioj.
- Senfina daŭro: por sperto k lerno ne sufiĉas eterno (Z); rapidu, vi ne havas eternecon por decidiĝi!
eternigi - Fari ion neforgesebla: eternigi sian nomon (B), ies virtojn.
- Fari ion tro longe daŭra: ne eternigu la diskutadon, vian malamon.
Eternulo
Vorto uzata en L.B. por reprezenti nomon de la hebrea dio Javeo: Dio la eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago (X).
Iel rilatitaj:
arketipx
movadx
sinjorx
tempx