evolui

evolu/i (ntr) (2)

  1. Iompostiome disvolviĝi; regule k laŭnature kreskadi aliformiĝante: E. evoluas laŭ natura k rekta vojo (Z). [VIDU] evoluipovo.
  1. Pasi tra diversaj iompostiomaj ŝanĝoj: kun la tempo, lia karaktero evoluadis ĝis ekstrema mildeco.
  • evolu (ad)o
    1. Iompostioma laŭnatura disvolviĝo k aliformiĝo: evoluo de la bestoj, plantoj, lingvoj; la teorio de la evoluado; la evoluado de la lingvo fariĝos per la senrompa vojo de neologismoj k arĥaismoj (Z).
    1. Iompostioma ŝanĝiĝo: la evoluo de la lingvaj teorioj, de la militaj metodoj.
      procezo. [VIDU] evoluhelpo, evolulando.
  • evoluigi
    Gvidi al evoluo k nova stato.
  • evoluigo
    Ago evoluigi; [POLITIKO] Klopodo plibonigi la situacion de ekonomie malriĉaj evolulandoj.
  • evoluismo
    [BIOLOGIO] [FILOZOFIO] Scienca teorio, laŭ kiu la specioj originas el praformoj per evoluado.
    darvinismo, lamarkismo, transformismo, mutaciismo.
  • evoluisto
    Partiano de evoluismo.
  • subevoluinta
    Tia, ke ĝia evoluo estis ial malfruiĝinta: la tropikaj subevoluintaj zonoj; subevoluinta lando.

    evolui

    REVO: [evolui]
    Abortigi revolucion en la sango.darvinismo.disvolviĝi.evolucio.evoluo.evoluto.kreski.lamarkismo.mutaciismo.nature;neologismo.regule.revolucio.Sanga, paca revolucio.toleremo.transformismo.
    matematiko. okazi. politiko. scienco. tempo.

    Iel rilatitaj:

    Darvinx ekologix formx irx komencx matematikx okazx personx politikx regulx sciencx tempx volvx ŝanĝx