traduki

*traduk/i (tr)

Transigi iun tekston aŭ konversacion de unu lingvo en alian, anstataŭigante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per samsencaj vortoj aŭ esprimoj de la alia: Z. tradukis Hamleton; li tradukis la nomon de la skarabo en la lingvon latinan (Z); traduki E-e (per E.) francan novelon (B); se iu volos traduki en E-on laŭvorte el sia nacia lingvo (Z) [...] ; traduki libere laŭ mia plaĉo (malfacilaĵojn) (Z); naciajn idiotismojn ni devas eviti kaj peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia (Z); miaj lastaj tradukitaj verkoj (Z); (speciale) traduki telegramon (el la konvenciaj signoj en la normalajn literojn).
interpreti.
  • traduko
    Ago traduki kaj ties rezulto: en mia traduko de 'La Revizoro' (Z); tiuj frazoj estas laŭvorta traduko de la rusa stilo (Z); en miaj tradukoj de la klasikaj verkoj (Z); estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn (Z); komparadi ĝin kun la traduko E-a (Z); mi donas nur tradukon, sed ne komentarion (Z); traduko, trukado (W). [VIDU] tradukkadro, tradukrajto.
  • traduka
    Rilata al traduko: tradukaj malfacilaĵoj; la traduka arto.
  • tradukado
    1. Agado de tiu, kiu tradukas: komenci sisteman tradukadon de la Biblio (Z); estus plej necese, ke mi dediĉu mian tutan tempon al tradukado (Z); entrepreni la tradukadon; samtempa tradukado de parolado en kongreso.
    1. [BIOLOGIO] Transigo de gena informo de mesaĝa RNA al polipeptida produkto.
  • tradukebla
    Tia, ke oni povas ĝin traduki: facile, malfacile tradukebla verko; tute ne tradukebla dirmaniero, vortludo.
  • tradukilo
    [KOMPUTIKO] Programo, kiu tradukas de unu formala lingvo al alia, precipe programon skribitan en altnivela programlingvo al pli simpla lingvo, ĝenerale maŝinlingvo.
    fontprogramo, interpretilo, asemblilo.
  • tradukinto
    Homo, kiu ion tradukis.
  • tradukisto
    Homo, kies profesio estas la tradukado: sendependa, oficiala tradukisto; tradukisto funkciulo ĉe Unesko.
  • mistraduki
    Malĝuste traduki. [VIDU] kontraŭsenco.

    traduki

    REVO: [traduki]
    adekvata.altraduko.anstataŭi.apudlinia.apudteksta.cellingvo.deĉifri.detraduko.devojiĝi.eksteriĝi.ekzakta.erara.esprimi.falsaj amikoj.fidele.fontolingvo.ĝusta.hermeneŭtiko.interpreti.kompreni.kontraŭsenco.laŭlitera.laŭvorta.libera traduko.lingvo.miskompreno.nedeĉifrebla.originala versio.originalo.pere de.proprasenca.samsencaj vortoj.semiomogio.senmetafora.teksto.tio estas Volapuko!.tradukekzerco.tradukilo.traduktempa.transdoni.varianto.versio.
    interpreti. komputi. lingvo.

    Iel rilatitaj:

    asemblx esprimx interpretx komputx lingvx rajtx sencx tempx vortarx vortx