ritmo

ritm/o (1)

  1. Regula alterno de fortaj kaj malfortaj elementoj en movado aŭ moviĝo: la ritmo de paŝado, de vibrado; [BIOLOGIO] [MEDICINO] ritmo de la korbatoj; rapideco de la kora ritmo.
  1. [BELETRO] Mezura movado de la versa kaj artaproza parolo, karakterizata de perioda sinsekvo de silaboj longaj kaj mallongaj, aŭ akcentitaj kaj senakcentaj: jamba, trokea, anapesta ritmo; lama ritmo de frazo.
  1. [MUZIKO] Tiu parto de la muziko, kiu koncernas la takton kontraste al la tonalto: la muzika ritmo rilatas al la pulsoj, silentoj, mezuroj ktp.
    kadenco.
  • ritma
    Rilata al ritmo aŭ prezentanta ritmon: ritma akcento; ritma frazo; ritma gimnastiko.
  • ritmi (tr)
    Submeti al ritmo: ritmi sian penson; ritmitaj ĝemoj.
  • misritmo
    [MEDICINO] Neregula korbatado.
  • ritmofiguro
    Lingvofiguro, koncernanta la ritmon de la frazo.
    anaforo, asindeto, kiasmo, paralelismo, polisindeto.

    ritmo

    Esprimoj:

    rapideco de la kora ritmo.

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    misritmo, ritma, ritmi, ritmofiguro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Perioda melodia reveno de la akcentitaj kaj neakcentitaj tonoj en muzikaĵo ( takte) paŝi
    Baza principo de versfarado, konsistanta en regula alterno de silaboj akcentaj kaj senakcentaj, aŭ longaj kaj mallongaj; tiu alterno mem

    Rilatitaj vortoj:

    poemo

    Iel rilatitaj:

    akcentx aloritmix anaforx balancx muzikx periodx poemx taktx tempx tonx versx