aktuala

  1. Efektive ekzistanta en la nun tempo: potenciala signifo de vortkunmeto, kiu fariĝas aktuala dank' al la kunteksto.
  1. Interesanta pro la nuntempeco: verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj (Z); la problemo estas aktuala, tre grava por la mondo (Z); la televidaj aktualaĵoj; la aktualeco de la klopodoj por la L.I.

  • aktualismo
    [geologio] Teorio, laŭ kiu la leĝoj de la nunaj geologiaj fenomenoj valoris ankaŭ en la pasinteco: hodiaŭ la aktualismo venkis la katastrofismon, eĉ se la ekzisto de katastrofaj eventoj ne povas esti neata.
    katastrofismo.
  • aktualigi
    Igi aktuala per provizo de novaj informoj aŭ principoj.
    ĝis datigi.


  • Iel rilatitaj:

    datx donx estx eventx modernx nun okazx tempx