* alterni (ntr)

  1. Sin sekvi laŭvice, kun pli-malpli da reguleco: la sezonoj alternas; suno k luno alternas en la ĉielo; silento k tondro alternis (Z); terure nun alternas la kolero en mia kor' jen kontraŭ ŝi jen kontraŭ mi (Z).
  1. [fiziko] Esti laŭvice pozitiva k negativa.

  • sonalterno
    [beletro] Ludo inter du vortoj, kies fonetikaj elementoj estas ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, la samaj, sed ne aranĝitaj en la sama ordo (ekz. 'labori fiŝe k muse' anst. 'fuŝe k mise'). SIN. kontraŭknalo. [VIDU] anagramo, metatezo.
  • alterno , alternado
    Ago de aferoj, kiuj alternas.
  • alterna
    Prezentanta alternon: alternaj kultivoj; [beletro] alternaj rimoj (laŭ skemo: a b a b); [fiziko] alterna kurento; [botaniko] alternaj floroj, folioj (helice alternantaj laŭlonge de la tigo;
    kontraŭe duopaj); [matematiko] alternaj anguloj.
  • alterne
    En alterna maniero, aranĝo.
  • alterneco
    Eco de io alterna: alterneco de kurento.
  • alternigi
    Fari, ke iaj aferoj alternu: alternigi la blankajn k nigrajn ŝtonkubojn en mozaiko; alternigi la virojn k virinojn ĉirkaŭ tablo.
  • alternatoro
    [elektro] Maŝino, kiu produktas alternan kurenton per elektromagneta indukto.

  • Iel rilatitaj:

    alix alternancx anagramx aranĝx elektrx kulturx kurentx manierx metatezx sekvx tempx