takto

takt/o (1)

  1. [MUZIKO] Nombro kaj valoro de pulsoj en mezuro: observi, bati la takton; takto de valso, de menueto; (f) = ritmo: promenadi laŭ la takto de tamburo (Z); ĉu vi ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovaĝuloj? (Z).
  1. (evi) = mezuro 10: ŝi eraris, forlasadis tutajn taktojn (Z).
  1. Regula intermita bruo aŭ movo: oni aŭdis la eternan takton de la teksmaŝinoj; mia pulso en takto batas (Z); ŝi kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto kun la dudek manoj, kiuj (kudradis) ĉirkaŭ ŝi (Z). [VIDU] taktobastono.
  1. [ELEKTRO] Signalo, konsistanta el regula sinsekvo de impulsoj kaj uzata por samtempigi la operaciojn en cifereca cirkvito: la taktofrekvenco de komputilo.
    pulso.
  1. (f) Kapablo sagace juĝi kaj konvene paroli aŭ agi konforme al la cirkonstancoj, montrante ĉiam ĝentilecon kaj delikatecon: en tiu malfacila okazo li montris grandan takton; dum en ĉiuj internaciaj kongresoj la neŭtraleco estas simple afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa principo (Z); 20 % da takto valoras pli, ol
  1. % da pravo; agi kun granda takto kaj singardemo (Z).
  • takta
    Karakterizata de takto (j): takta marŝado; laŭ via mon'mezuru vian veston, sed ĉio estu takta kaj konvena (Z).
  • takte
    Laŭ takto: takte balanci la kapon.
  • taktero
    Tempo 9.
  • taktilo
    [ELEKTRO] Cirkvito, kiu produktas takton 4.
  • unutakta, dutakta, tritakta...
    Prezentanta du, tri... pulsojn en mezuro aŭ movociklo: tritakta valso; dutakta, kvartakta motoro.
  • laŭtakte
    Laŭ la takto de: marŝi laŭtakte kun la orkestro; ŝia mano rapide leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia febra kapturna penso (Z).
  • sentakta
    1. Ne havanta muzikan takton: sentakta parado.
    1. Ne montranta delikatan ĝentilecon: sentaktaj personaj atakoj (Z); mi estas preskaŭ kontenta de tiu sentakteco de s-ro C. (Z).

    taktx


    Iel rilatitaj:

    delikatx fortx ritmx tempx