flui

*flu/i (ntr)

  1. (pp likvoj) Moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo: de l' montoj riveretoj fluas (Z); fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta (Z); la vino fluas tra truo en la barelo (B); la akvo fluis de ŝiaj haroj (Z); estis tempo, kiam larmoj fluis al mi tiel facile (Z); liaj larmoj torente (Z), rivere (Z), fluis; fandita bronzo fluas en la formon; (analoge) la sango fluas (cirkulas) en niaj vejnoj.
  1. (pp fluidoj) Moviĝi seninterrompe kaj facile de unu loko al alia: en la aero fluis odoro de violoj (Z); el ŝiaj haroj fluis ebriiga odoro; ondo da malvarmeta vento fluis en la ĉambron (Z).
  1. Amase, seninterrompe direktiĝi ien: mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo (Z); nun en la urbo fluas paroloj plej venenaj pri la morto de P. (Z); sur min, diris la papero, fluis la vortoj el lia plumo (Z); la belaj historioj fluis el liaj lipoj; ŝiaj haroj fluis en grandaj bukloj super la ŝultroj; el tiu nebulo rivere fluis nehomaj kriegoj (B); benoj fluis sur la landon (Z).
    flugi, kuri, verŝiĝi.
  1. (f) Facile kaj glate trapasi de unu momento al alia: vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas (Z).
  • flua
    1. Kure fluanta: flua akvo.
    1. (f) Facilmova, facila, senhezita, rapida: flua stilo; flue paroli (Z); feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue (Z).
    1. (ark.) = likva.
  • fluo
    1. Movo de tio, kio fluas: ili (algoj) ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas (Z); naĝi laŭ, kontraŭ la fluo de la rivero (Z); en propra tegmento li ne vidas la fluon (Z); riveroj havas fluon tre kurban kaj neregulan (Z); (f) la fluo de la tempo, de la rememoroj.
      ondo.
    1. Io, kio amase kaj seninterrompe samdirektiĝas: fluo da homoj rapidas al la festo; tiu regiono tre altiras la fluon de la turistoj; diversaj fluoj da opinioj; la homaranismo bazita ne sur tempaj modaj doktrinoj aŭ fluoj (Z); mi ne povas kontraŭstari al la fluo (Z); li lasis sin kapti de la ĝenerala fluo (B); nova fluo da pensoj regis lin (Z).
      tendenco.
    1. = [FIZIKO] kurento.
  • fluadi
    Daŭre, grandakvante flui.
  • fluaĵo
    1. Io, kio fluas.
    1. Likvo.
  • fluaĵa
    Likva.
  • flueco
    Eco de tio, kio fluas: la flueco de lia parolo estas mirinda.
  • fluego
    Riverego, torento.
  • fluejo
    Kavaĵo pli-malpli profunda, en kiu fluas rivero.
  • flueti
    Malgrandkvante, malrapide flui: la freŝa, klara akvo fluetas el la buŝo de la (bronza) besto (Z); el la roko fluetis magra fonto.
  • flueto
    Malgranda, malabunda fluo: du fluetoj da larmoj (Z).
  • fluilo
    ĉia aparato, por gvidi fluon de likvo: tegmenta fluilo.
  • flulinia
    Tia, ke ĝi kiel eble plej ne malhelpas la fluojn de aero en sia moviĝo: flulinia aviadila alo, aŭtomobila karoserio.
  • fluometro
    Aparato, por mezuri la rapidecon de fluo (ekz. en rivero).
  • alflui
    Flui al difinita loko: alfluas al tiu lago pluraj riveroj; alfluas la tajdo; alfluiga tubo; (f) per lerta admono alfluas la mono (Z); alfluas fremdaj friponoj (Z); en la landon alfluis pli kaj pli fremdaj elementoj (B).
  • alfluo
    Movo aŭ amaso de tio, kio alfluas: alfluo de torento, de la tajdo ( [VIDU] fluso); alfluo da importitaj varoj.
  • alfluanto
    Rivero, kiu alfluas al pli granda.
  • deflui
    Flui, venante de difinita loko: rivereto defluas de la monteto (Z); defluas pluvo de la gargojloj; defluiga tubo; la defluo de la rivero (Z).
  • *defluilo
    Kanaleto servanta por forfluigi la pluvon, la malpurajn akvojn: tegmentaj defluiloj en la formo de drakoj kaj hundoj (Z); defluilo en pluva tago kaj malpacema edzino estas egalaj (X); strata defluilo (Z) (kanaleto); defluilo de artefarita lago.
  • disflui
    1. Flui en multaj direktoj: viaj fontoj disfluu eksteren (X)
    1. (f) Disiĝi, disvastiĝi: sonoj de flutoj disfluis en la silento; en la urbo disfluas paroloj alarmaj; la tuta popolo disfluis sur la placoj kaj la stratoj.
    1. Malaperi, disiĝante: en la mallumo disfluis la suproj de la kolonoj (B); la koloroj kaj formoj disfluas en neesto (B); vi disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro (Z).
      disflugi, disiri, perdiĝi.
  • ekflui
    Komenci flui: torentoj da maldolĉaj larmoj ekfluis sur ŝiajn vangojn (Z).
  • elflui
    1. Flui el io: fonto elfluas el la roko; la sango, kiu elfluis el la brusto de la heroo (Z).
    1. (f) Eliĝi el io: el tiuj du faktoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke [...] (Z); elfluos multaj profitoj el tiu fonto (Z); la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon (X).
  • elfluo
    1. Tio, kio elfluas: la elfluo de fontano.
    1. ĉio, kio, normale aŭ ne, elfluas el la korpo: monata elfluo (Z) (SIN. menstruo); viroj, kies elfluo estas kiel elfluo de ĉevalo (X); blanka elfluo (SIN. leŭkoreo); pusa, enpleŭra, hemoroida elfluo.
  • elfluilo
    Parto de ujo, per kiu oni forfluigas likvon: elfluilo de tekruĉo, de rezervujo.
  • elflukvanto
    La kvanto da akvo, kiu povas trapasi tra la elfluilo dum difinita tempo.
  • enflui
    Flui en ion: riveroj enfluas en la maron; li priskribis la inferon kiel kavernon, en kiun enfluas la tuta malpuraĵo de la mondo (Z).
  • enfluo
    Movo de tio, kio enfluas: la enfluo de la vaporo en la cilindrojn.
  • enfluejo
    Loko, kie rivero fluas en alian riveron aŭ en maron: ŝi ekiris laŭlonge de la torento ĝis ĝia enfluejo (Z).
  • forflui
    Foriĝi, fluante: forfluu infano kune kun la bano (Z); forfluo de la vaporo.
  • forfluigi
    Fari, ke io forfluu: forfluigi la akvon de rezervujo, la eluzitan oleon el motoro; torente forfluigi la tempon (Z).
  • kontraŭflue
    En direkto kontraŭa al tiu de la fluo.
  • kontraŭfluo
    [TEKNIKOJ] Sistemo, ekz. ĉe ekstraktado, ĉe kiu la ekstraktanta likvo iras kontraŭe al la ekstraktota substanco.
  • kunflui
    1. Kuniĝi intermiksante siajn akvojn: Rejno kaj Mozelo kunfluas.
    1. (f) Kunfandiĝi: ĉio kunfluis en unu melodion (Z); espereble fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon (Z).
  • kunfluejo
    Loko, kie du riveroj kunfluas.
  • laŭflue
    Laŭ la direkto de la fluo.
  • laŭflua
    [GEOLOGIO] (pp strukturo de vulkana petro) Karakterizata de konsistigaj elementoj, i.a. kristaletoj, aranĝiĝintaj laŭ la elfludirekto de la lafo.
  • preterflui
    Flui preter io: rigardi la preterfluantan homamason.
  • reflui
    Flui en la mala direkto: la fluo kaj refluo de la maro (
    tajdo); reflukondensilo (refluiganta la likvon en la ujon, el kiu ĝi venas).
  • senflua
    Prezentanta nenian fluon: senflua akvo, cirkvito.
  • superflui
    1. Esti tiel abunda, ke ĝi fluas super la randojn: ne plu verŝu, la biero jam superfluas!
    1. (f) Abundi: li superfluas je sano, per riĉaĵoj.
  • superfluo
    Tio, kio estas super la mezuro, la neceso: de superfluo malboniĝas la ĝuo (Z); havi ion en superfluo (Z).
  • *superflua
    Superanta la bezonon, superabunda: spesmilo superflua poŝon ne ŝiras (Z); tiamaniere grandega nombro da vortoj fariĝas superflua por la lernado (Z); ĉion superfluan formetu (X); pri tio mi trovas superflue tie ĉi detale paroli (Z).
    sufiĉege.
  • suprenfluo
    Alsupra fluo: en maro suprenfluoj transportas nutrajn mineralojn de la fundo al la supro.
  • traflui (tr)
    Flui tra io: tiu rivero trafluas dezertan ebenaĵon; traflui tra filtro; (f) la amo de Dio trafluis la animon en senmezura abundo (Z); [KEMIO] traflua kapacito.
  • traflueti (tr)
    Traguteti: pluvo trafluetis la tegmenton, tra fendo de la tegmento.
  • transfluigi
    1. Fluigi likvon de unu ujo en alian.
    1. [VIDU] Transfuzi.
  • dikflua
    Tia, ke ĝi malfacile fluas (viskoza).
  • Golfofluo
    Granda varma fluego en Atlantiko, de Florido ĝis Anglio, Francio kaj Norvegio.
    Kuroŝio.
  • nazfluulo (Z)
    Persono, kiu lasas mukon deflui de sia nazo.
  • rapidfluo (Z)
    Loko en rivero, kie la fluo fariĝas tiel rapida, ke ne eblas tie veturi per boato.
  • sangofluo (N) = hemoroida elfluo.
  • sangalfluo
    Kongesto.
  • tubfluilo
    [ARKITEKTURO] Kondukilo ĝenerale el giso, uzata por transfluigi akvon venantan de domo al la stratkanaleto, tra trotuaro.
  • ventrofluo
    Lakso.

    flui


    Esprimoj

    Ĉi tio fluas kiel akvo el fonto.
    La sango fluas en niaj vejnoj.
    En la aero fluis odoro de violoj.
    Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
    Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.
    Diversaj fluoj de opinioj.
    La fluo de la rememoroj.
    La vortoj venas flue kaj glate sur la lango.
    Naĝi kontraŭ la fluo.
    Reguligi la fluon de rivero per digoj.
    Tegmenta fluilo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Golfofluo,alfluanto,alflui,alfluo,deflui,defluilo,dikflua,disflui,ekflui,elflui,elfluilo,elflukvanto,elfluo,enfluejo,enflui,enfluo,flua,fluadi,fluakveja,fluaĵa,fluaĵo,flueco,fluego,fluejo,flueti,flueto,flui,fluilo,flulinia,fluo,fluometro,forfluigi,kontraŭflue,kontraŭfluo,kunfluejo,kunflui,laŭflua,laŭflue,nazfluulo,preterflui,rapidfluo,reflui,sangalfluo,sangofluo,senflua,superflua,superflui,superfluo,suprenfluo,surfacflua efiko,traflueti,traflui,transfluigi,tubfluilo,ventrofluo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    arterio : tub(et)o en la korpo, tra kiu fluas sango de la koro al la organoj;
    bavi (salivumi)
    disiri
    disiĝi
    distili
    disvastiĝi
    efluvo
    elektra fluo
    facila
    facilmova
    fali
    fandita
    floso
    flugi
    fluido
    flukso
    fluktui
    flusi
    fontano
    fonto
    interrompi elektran fluon
    kanaleto
    kongesto (sangalfluo)
    kurento : fluo de elektro kuri
    lakso (ventrofluo; tre mola aŭ fluida fekaĵo)
    larmo : guto de akvo, kiu fluas el la okuloj, kiam iu ploras
    leŭkoreo (blanka elfluo)
    likva : povanta flui kiel akvo; ne gasa, ne solida (akvo inter 0°C kaj 100°C estas likva);
    likvo: likva substanco likvaĵo
    lumflukso
    malfluso
    malsupren
    meandro
    ondo
    perdiĝi
    plori : malĝoji (aŭ ĝoji) tiel, ke larmoj fluas el la okuloj pluvo
    rapida
    rivero
    ruliĝi
    salivumi
    senhezita
    superabunda (superflua)
    tajdo : fluso
    tendenco
    torento : rapidege fluanta monta rivero traguteti
    transfuzi (transfluigi)
    vejno : tubeto en la korpo, tra kiu sango fluas de organoj al la koro;
    verŝi : fluigi likvon el ujo
    vundo : difekto de la korpo, el kiu fluas sango
    ŝaŭmi
    ŝpruci
    ŝviti

    Ankaŭ vidu:

    akvo. elektro. guto. maro. rivero.

    Iel rilatitaj:

    abundx ajutx akvx arterix bavx blovx bolx buŝx dis distilx efluvx elektrx facilx falx fandx flosx flugx fluidx fluksx fluktux flusx fontanx fontx gutx hezitx irx kanalx kongestx kulerx kurentx lafx laksx landx larmx leŭkorex likvx lingvx mankx marx meandrx ondx perdx plorx rapidx riverx rivex rulx salivx sangx stratx suprx tajdx tegmentx tempx tendencx torentx transfuzx vastx vejnx verŝx vundx ŝaŭmx ŝprucx ŝvitx