ciklo

cikl/o (2)

  1. Sinsekvo de okazoj, kiuj regule ripetiĝas laŭ sama vicordo: la festoj faru sian ciklon (Z); [BIOLOGIO] KORA CIKLO (REGULA SINSEKVO DE LA ATRIAJ K VENTRIKLAJ SISTOLOJ K DE LA KORA DIASTOLO); MENSTRUA CIKLO; [BIOLOGIO] kromosoma ciklo (
    mitozo, mejozo, ĉelciklo, vivociklo).
  1. La daŭro de u tia sinsekvo: la ciklo de la lunfazoj estas 19 lunaj jaroj.
    periodo.
  1. [TEKNIKOJ] La distanco, kiun trapasas piŝto de vapormaŝino dum unu iro k unu reiro.
  1. [BELETRO] Aro da poemoj rilataj al unu sama temo: la ciklo de Karolo la Granda, de la Ronda Tablo.
  1. [TERVETURILO] Veturilo, movata per pedaloj: durada ciklo (SIN. duciklo), trirada ciklo (SIN. triciklo).
  1. [EKOLOGIO] La tuta serio de statoj, kiujn trapasas kemia elemento (karbona, nitrogena ciklo) aŭ kombinaĵo (akva ciklo) tra diversaj partoj de la biosfero.
  1. [KEMIO] Ferma ĉeno el atomoj, ofta ĉe la karbonderivaĵoj. SIN. ringo.

RIM. En kunmetaĵoj 'cikl(o)' estas pref-e uzata por nomi ciklajn nearomatajn substancojn: ciklalkano, cikloheksano.
  1. [MATEMATIKO] (en la algebra topologio) ĉeno, kies rando estas nul.
  • cikla
    1. Karakterizebla per ciklo: [MATEMATIKO] cikla interŝanĝado de koordinatoj; cikla permutaĵo.
    1. Prezentanta ciklon: [KEMIO] ciklaj hidrokarbonoj.
  • karbona ciklo
    1. [EKOLOGIO] Vd ciklo 6.
    1. [ASTRONOMIO] Sinsekvo de nukleaj reakcioj en la centro de stelo, en kiu karbono katalizas la fuzion de hidrogeno al heliumo.
  • oestra ciklo
    Vd oestro.
  • Suna ciklo
    Vd Suna.
  • cikligi
    [KEMIO] Fari substancon cikla 7: cikliga reakcio.
  • cikliĝi
    Iĝi cikla.
  • cikloido
    [MATEMATIKO] Kurbo trairita de punkto sur cirklo, kiu ruliĝas sur fiksa rekto.
  • ciklorako
    Speco de rako, en kiu oni povas starigi biciklon, dum oni butikumas ks.
  • heterocikla
    [KEMIO] (pp cikla molekulo) Havanta plurspecajn atomojn, ne nur karbonatomojn en la ciklo: heterociklaj kombinaĵoj.
  • kilociklo (ark.)
    [FIZIKO] Kilo· herco.
  • recikligi
    [EKOLOGIO] Ekstrakti substancojn el forĵetitaj produktoj aŭ elpreni partojn el tiuj ĉi, por reutiligo en produktoprocezoj: recikligita papero.
    reuzi.
  • duciklo
    Durada ciklo 5.
    velocipedo, biciklo, motorciklo.
  • plurcikla
    [KEMIO] (pp kombinaĵoj) Konsistanta el pluraj karbocikloj.
  • triciklo
    Trirada ciklo 5.
  • ĉelciklo
    [BIOLOGIO] Sinsekvo de mitozo k intermitozo.
  • karbo (n)cikla
    [KEMIO] (pp cikla molekulo) Havanta nur karbonatomojn en la ciklo.
  • motorciklo
    Speco de duciklo, movata de motoro: dutakta motorciklo kun postseĝo, kun kromĉaro; motorciklo kun cilindra kapacito de 80 cm³.
    mopedo, skotero.
  • programciklo
    [KOMPUTIKO] Sinsekvo de instrukcioj plurfoje trairata sinsekve dum la plenumado de komputila programo.
    iteracio.
  • vivociklo
    [BIOLOGIO] [BOTANIKO] Sinsekvo de la fazoj (
    unuploida, duploida) k de la generacioj (
    gametofito, sporofito) de planto k pli ĝenerale de sekse reproduktiĝanta vivulo.

    Eble rilatitaj:

    aliciklx, aromatx, ciklanx, karbx, periodx, Sunx, tempx,