pacienco

*pacienc/o

  1. Virto de tiu, kiu rezignacie kaj trankvile eltenas malbonon: havi, montri anĝelan paciencon; li elĉerpis mian paciencon (B); vi tiel turmentas mian paciencon! (Z); kia estis la pacienco de Ijob!
  1. Eco de tiu, kiu kviete atendas iun, ion malfruiĝantan: li atendis min kun pacienco; ŝi havis la paciencon resti hejme ĝis lia reveno.
  1. Eco de tiu, kiun ne lacigas la longeco kaj malfacileco de ties laborado: per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro (Z); per pacienco venas scienco (Z); nia laborado ankoraŭ longe postulados de ni feran paciencon (Z); armitaj per tiu ĉi fera pacienco (Z).
  • pacienca
    Havanta paciencon: saĝo de homo faras lin pacienca (X); Li estas multpacienca kaj indulgema (X).
    obstina, persista.
  • pacience
    En pacienca maniero: la unuaj E-istoj pacience elmetadis sin al konstanta mokado (Z).
  • pacienci (ntr)
    Havi paciencon: Dio longe paciencas, sed severe rekompencas (Z); kiel! pacienci post tiaj indignindaĵoj! (Z).
    elteni 2.
  • malpacienca
    Havanta nenian paciencon: malpacienca knabo, ambiciulo.
  • malpacienciĝi
    Perdi sian paciencon.
  • senpacienco
    Manko de pacienco: kun senpacienco mi atendas la rezulton (Z).

    pacienco


    Esti ĉe la limo de sia pacienco. Montri, havi anĝelan paciencon.Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.Perdi sian paciencon. Perdigi al iu paciencon.Rekomendi paciencon.
    afabla.agaci.agrabla.atendadi.decidi.dolĉanima.dserena.egalanima.ekinciti.eknervozigi.elteni.esperi.esti elĉerpita.esti ludilo de.facila.filozofo.flegma.frida.inciti.indulgi.iriti.kalma.kolerigi iun.kvieta.malvarma.martiro.milda.pasiva.perdi paciencon.persisti.rezignazii.rezigni.rezisti.senemocia.senpasia.sentima.stoika.suferi ofendojn.toleri.trankvila.trankvilanima.turmenti.viktimo.
    admoni. karaktero. koleri. konduti. tempo. trankvila.

    Iel rilatitaj:

    abomenx admonx azenx bruskx filosofx karakterx kolerx kondutx povx rapidx tempx trankvilx