proksima

*proksim/a


Apartigita per malgranda distanco:
  1. en la spaco: proksima urbo, najbaro, aŭto; ĉu vi ne povus alporti al mi el ia proksima butiketo lakton kaj bulkojn? (Z); nun ĝuste estas foiro en la plej proksima vilaĝo (Z); ŝi estis jam tute proksima al la preĝejoj (Z).
    apuda, najbara;
  1. en la tempo: la tago de la edziĝo estis jam proksima; tiuj mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado (Z); en la plej proksima estonteco (Z).
    baldaŭa;
  1. metafore: fabelo kaj realeco estas tre proksimaj unu al la alia; la senco de 'domaĝo' estas tre proksima al la senco de 'bedaŭro' (Z); jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas (X); la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo (X); mia plej proksima parencaro.
  • proksime
    En proksima stato, maniero:
    1. al ni estos pli bone sidi proksime unu de la alia (Z); ili staris proksime de la pordego (Z); ŝi ripozis proksime de la kastelo (Z); rigardi ion de proksime;
    1. tiel proksime ili estis de ĝi kaj de la ĝojo! (Z); ŝi staris senmove, proksime al sveno.
  • proksimeco
    Eco, stato de io, iu proksima: vian proksimecon mi tute ne deziras; loĝi en la proksimeco de la urbodomo; multe pli rapide iras la procedo ĉe pli granda geografia kaj etnologia proksimeco (Z).
  • proksimigi
    Fari iun, ion proksima: proksimigu vian seĝon; samlingveco proksimigas la homojn.
  • proksimiĝi
    Iĝi proksima: ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo (X); malrapide, sed fatale proksimiĝas la tago de la triumfo de E.
  • proksimulo
    1. Najbaro: ne deziru la edzinon de via proksimulo (X); diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj orajn (X).
    1. ĉiu homo, rilate al alia homo: amu vian proksimulon, kiel vin mem (X); ĉiu vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton (Z); peko kontraŭ nia proksimulo (Z).
  • proksimuma
    Ne tute ĝusta, sed nur proksima al la ĝusta: proksimuma kalkulo de la loĝantoj; proksimuma signifo de vorto (Z); la biblioteko enhavas proksimuma (ĉirkaŭ) mil volumojn.
  • proksimumo
    Speco de vortludo, en kiu la du priludataj vortoj estas nur proksimume similaj unu al la alia (kiel en la frazo de ŝvarco: neniu rozo sen dorno, neniu prozo sen dormo!).
  • proksimumado
    [MATEMATIKO] Kalkulo, kiu donas proksimuman rezulton.
  • alproksimigi
    Proksimigi: ĉiuj ŝatis E-on [...] nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn (Z).
  • alproksimiĝi
    Proksimiĝi: la ŝipo estis alproksimiĝanta (Z); jen alproksimiĝis viaj tagoj, por morti (X); kiam la vespero alproksimiĝis (Z); tiamaniere ili pli alproksimiĝos al la vero (Z).
  • interproksimiĝi
    Proksimiĝi reciproke: la popoloj interproksimiĝas kiel unu familio (Z).
  • *malproksima
    Apartigita per granda distanco:
    1. en la spaco: paco al proksimaj kaj malproksimaj (X); pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima (X); pri lando malproksima estas bone mensogi (Z); bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo (Z);
    1. en la tempo: reĝoj de la malproksima antikveco (Z); liaj malproksimaj praavoj (Z);
    1. metafore: malproksima de mi estas la deziro ribeli (Z); preĝejo proksima, sed Dio malproksima (Z).
  • malproksime
    En malproksima stato, maniero:
    1. tre malproksime ĉiuj ni staras la unuj de la aliaj (Z); ŝtelu malproksime, edziĝu proksime (Z); la preĝeja sonorilo vidas malproksime ĉirkaŭ si (Z); alporti ion de malproksime (Z); ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj (Z); sendi iun malproksimen (Z);
    1. malproksime en la pasinteco tio okazis; la fina malapero de la muroj inter la popoloj estas ankoraŭ tre malproksime (Z);
    1. tia projekto staras ankoraŭ malproksime de realiĝo (Z); min vi ne havas la rajton venĝi, tre malproksime estas ĝis tio! (Z); vagi malproksime de la solvo; mensogo malproksimen ne kondukas (Z).
  • proksimo
    Spaco aŭ tempo malproksima.
  • malproksimeco
    Eco, stato de iu, io malproksima: tion oni aŭdas en la malproksimeco de mejloj sur la tero (Z); oni ĝin (ŝipon) povis vidi jam en granda malproksimeco (Z); ĉu la intergentan malamon kreas la reciproka malproksimeco? (Z).
  • malproksimiĝi
    Iĝi malproksima: tial malproksimiĝis de ni justeco (X).
  • Proksim-Oriento
    Vd Oriento.


    Amo : al la paco, la libereco, la proksimulo. Amu vian proksimulon kiel vin mem. aproksimi. de unu vorto, proksimuma al via ideo, retrovu Esti malproksime de la vero. Havi panoraman vidon de la regiono, pli malproksime ol oni povas atingi per la rigardo. Letero sendita el tre malproksime, aerpoŝte ; alveninta ĝustatempe. mal'proksima, dista, lontana. Malproksima, proksima prognozo dela veterstacio. Ne deziru la edzinon de via proksimulo. Plano fora, meza, proksima, unua, ekstra. Projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ malproksime ; kiuj kirladas en lia kapo. Rigardi malafable, de proksime, malantaŭen, ĉirkaŭen, kun riproĉo, tra la seruro ; per malŝata, fluga rigardo ; per ambaŭ okuloj, gvatokule, per larĝe malfermitaj okuloj. Surmeti, alŝovi okulvitrojn proksime al la okuloj. Vi estas varma (proksime al serĉata objekto de la ludo).
    antaŭ. atingi. loko. matematiko. okulo. rigardi. simuli. spaco. tempo. vero.

    Iel rilatitaj:

    afelix al alix ametropx antaŭ apogex aproksimx apsidx apud asimptotx atingx detenx for forestx grandx irx lokx ludx matematikx mezx najbarx nenie okulx post preskaŭ randx regionx rigardx serĉx simulx spacx tempx unu verx ĉi ĉirkaŭ ĝustx