pulso
puls/o
- Batado de la arterioj, kaŭzata de la sangofluo: palpi al iu la pulson (Z); mia pulso en takto batas (Z); la irado estas por mi tre malfacila pro arteriosklerozo kaj manko de pulso en la piedoj (Z); (f) por irigi la pulson de la monda societo (Z) (por vigligi ĝin).
- [MUZIKO] Ero de mezuro.
- [ELEKTRO] Serio da sinsekvaj impulsoj, kiuj formas tuton.
impulso.
pulsi (ntr) - Sentigi batadon, pp arterioj: pli rapide pulsis la sango en la malforta korpo de la imperiestro (Z); sub la kadavrokolora haŭto jam ne pulsas vivo; (f) libido mia pulsas pigre (A).
- (f) Sentigi sian energion per drastaj efikoj: vigla vivo pulsas en la urbo, en nia asocio; li esprimas la sentojn, kiuj pulsas en li; printempo pulsis tra l' ĝardeno; pulsanta trafiko.
- [ASTRONOMIO] (pp iuj steloj) Elsendi radiojn laŭ regula kaj mallongdaŭra periodo: pulsostelo (Vd stelo).
pulsobato
ĉiu el la senteblaj batoj de la arterioj: kiom da pulsobatoj en minuto? ĉefpulso
[MUZIKO] La unua pulso de mezuro, kiu ordinare estas forta. [VIDU] sinkopo.
Iel rilatitaj:
Cefex
aloritmix
angorx
anizosfigmix
bradikardix
fortx
sangx
stelx
tempx