tuj

*tuj

Cirkonstanca morfemo, signifanta:
  1. 'senprokraste post tiu momento': li tuj kredas la plej nekredeblajn aferojn (Z); malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston-ĝi tuj venas; li tuj faris, kion mi volis (Z); tuj kiam li min vidis, li kuris al mi renkonte; atendu, la mastro venos tuj; mi iros tuj raporti al la reĝo (Z); iru tuj! (Z); se li tion scius, li tuj venus (Z); tuj de la komenco li eraris; li foriris tuj post mia alveno; tuj kiam eble (Z); (analoge) pli valoras tuj ovo, ol poste bovo (Z); (kiel citaĵo) la 'tuj'de sinjoroj estas multe da horoj (Z).
  1. 'tute proksime de io, tute apude': mi estis tie ĉi proksime tuj post la pordego (Z); la cikonioj flugis unu tuj post la alia (Z); la urbo sin trovas tuj sur la bordo de la maro (Z); tuj sub li la flanko de l' monto estis krutega (B); tuj antaŭ via nazo ili vin mokas.
  • tuja
    Tuj okazonta, fariĝonta, senprokrasta: mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro; tuja granda sukceso (Z); tuja komputado (en kiu komputilo tuj reagas al enigaĵoj; realtempa).
  • tuje
    En rapida, senprokrasta maniero: la lingvoj ekzistantaj, kiujn ili ja komprenos ankoraŭ pli tuje, ol ian sovaĝan 'lingue universal'! (Z).

    PMEG: [tuj]




    Iel rilatitaj:

    facilx kuirx rapidx tempx