minuto

*minut/o

  1. Sesdekono de horo; simbolo: min: la tria kaj kvin minutoj; en la daŭro de kelke da minutoj (Z).
  1. Tre mallonga tempo: eĉ ne lasante al la ekzekutisto minuton por akrigi la hakilon (Z); tia minuto kiel la nuna plene meritas, ke oni naskiĝu, sentu ĝin kaj poste malaperu! (Z); personoj, kiuj sub la influo de unu minuto permesis enskribi ilian nomon (Z); kara estas dono en minuto de bezono (Z); s-ro R. en liberaj minutoj eldonas cirkulerojn (Z); mi respondas ĉiun leteron, kiam mi nur trovas minuton da tempo (Z); minuton! (sk: atendu).
  1. [MATEMATIKO] (pp mezuro de anguloj kaj arkoj) Sesdekono de grado; simbolo:'.
  • minuta
    1. Rilata al minuto 1: la minuta montrilo.
    1. Daŭranta tre mallongan tempon: estingiĝi, kiel la lumo de minuta meteoro (Z); sen ia minuta ŝanceliĝo (Z); oferoj, kiuj povas doni nur minutan lumon (Z) (de vivo).
      momenta.
  • minute
    Dum tre mallonga tempo: ĉiuj minute kreskantaj projektoj (Z).
  • minutatoro = tempumŝaltilo.

    minuto


    Esprimoj

    Akordigi sian horloĝon, kiu malfruas kvin minutojn, kun la hordona aŭtomato de la observatorio.
    Je dudek minutoj post la kvina.
    Kiom da pulsbatoj en unu minuto?.
    La ekflugo okazos je nul horo kaj dek kvin minutoj.
    La, forkuro de la minutoj. Lasthore, en la lasta minuto, lastmomente.
    Ne trovi eĉ unu minuton por la kuranta korespondo.
    Solida horloĝo, kiu iras bone, laŭ la minuto, tro frue, fruas, iras tro malfrue.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    minuta,minutatoro,minute,minuto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    horloĝo
    horo
    kronometro
    sekundo
    tempo

    Ankaŭ vidu:

    horo. mezuri. momento. tempo.

    Iel rilatitaj:

    frux horloĝx horx kronometrx lastx mezurx momentx nulx sekundx tempx