epoko

*epok/o

  1. Komenco de jararo, prezentanta aparte gravan novigaĵon en la historio, la vivo, la scienco ks: la malkovro de Poe faris epokon en la vivo de Bodlero; la sputnikoj prezentis epokon en la historio de la homaro.
  1. Jararo, prezentanta apartan propran karakteron: prahistoria epoko; la epoko de la tajlita ŝtono, de la kupro, de la bronzo, de la fero; [GEOLOGIO] glacia, interglacia epoko (Vd glacio); la epoko de la mezaj jarcentoj (Z) (Mezepoko); la renesanca, la moderna, la nuntempa epokoj.
    erao, paleolitiko, neolitiko, tempaĝo.
  1. [GEOLOGIO] Geokronologia unuo, ampleksanta plurajn aĝojn, responda al la kronostratigrafia unuo serio: mioceno estas la lasta epoko de terciaro. [VIDU] geokronologio.
  • epokfaranta (Z)
    Historie aparte grava: la eltrovo de la presarto estas epokfaranta momento en la homa historio.
  • Mezepoko
    En la Eŭropa historio, epoko inter la antikva k moderna epokoj, kiun oni ĝenerale kalkulas de la ruiniĝo de la okcidenta Romana imperio (476) ĝis la venkopreno de Konstantinopolo far la Turkoj (1453).

    epoko


    Esprimoj

    La sputnikoj prezentas epokon en la historio de la homaro.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Mezepoko,epokfaranta,epoko

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    erao
    periodo
    tempo

    bronza epoko
    glacia
    interglacia
    kupra
    prahistoria
    ŝtona

    geokronologio
    antaŭkambrio fanerozoiko

    Ankaŭ vidu:

    historio

    Iel rilatitaj:

    anakronismx arkeanx arkeozoikx bronzx devonix eocenx epipaleolitikx erax fanerozoikx geokronologix glacix hadeanx historix holocenx jarx kambrix karbonix kenozoikx kretacex kuprx kvaternarx mezolitikx mezozoikx miocenx modernx neogenx neolitikx oligocenx ordovicix paleocenx paleogenx paleolitikx paleozoikx periodx permix pleistocenx pliocenx proterozoikx silurix tempx triasx ĥalkolitikx ĵurasix ŝtonx