spaco

*spac/o

  1. [FILOZOFIO] Unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso (la alia estas la tempo), en kiu ĝi ordigas la kunekzistantajn fenomenojn laŭ tridimensiaj rilatoj, kaj kiu estas konceptata de ĝi kiel senfine granda kaj senfine dividebla.
  1. Tiu senlimaĵo, en kiu laŭ nia menso troviĝas kaj moviĝas ĉiuj objektoj: la astroj ruliĝas en la spaco; unutona lumo saturis la tutan spacon (B); vojaĝanto de la spaco; kiom da kapoj estis en tiu amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj, kiuj mistere etendiĝadis en la spaco (Z); antaŭ ŝi, pendante en la malplena spaco, staris figuro (Z).
    abismo, infinito.
  1. Difinita mezurebla parto de tiu kontinuaĵo, okupata de du- aŭ tri-dimensiaj objektoj pli-malpli proksimaj unu de aliaj: esplorado de la interplanedaj spacoj; sur spaco de multaj mejloj etendiĝas erikejo (Z); armeoj, kiuj kovris la spacon de multe da mejloj (Z); ĝi maltrankvile kuras ronde en mallarĝa spaco (Z); la akvaj spacoj (B); la ŝranko okupas tro multe da spaco en la ĉambro (B); (f) spaco da tempo (Z).
    areo, loko.
  1. a) [MATEMATIKO] Aro de matematikaj objektoj provizita per strukturo, ofte kun rilato al geometrio, ekz. vektora strukturo, metriko, topologio.

b) [MATEMATIKO] (pli speciale) Tridimensia eŭklida spaco.
  • afina spaco
    [MATEMATIKO] Spaco simila al vektora spaco, sed sen indikita origino.
  • banaĥa spaco
    [MATEMATIKO] Kompleta normita spaco.
  • duala spaco
    [MATEMATIKO] Dualo 2.
  • ejgena spaco
    (pp operatoro T kaj ejgeno c) La spaco de ĉiuj x tiaj, ke T (x) = ĉ.
  • eŭklida spaco
    [MATEMATIKO] Reela vektora spaco kun interna produto.
  • fibra spaco
    [MATEMATIKO] Certa topologia spaco kun kontinua bildigo al alia topologia spaco (la bazo), rilate al kiuj plej interesaj estas la malbildoj de la punktoj (la fibroj): fasko estas speciala fibra spaco.
  • freŝea spaco
    Topologia vektora spaco, kiu estas loke konveksa, metrikizebla kaj kompleta.
  • hilberta spaco
    [MATEMATIKO] Banaĥa spaco, kies normo devenas de interna produto.
  • kvocienta spaco
    [MATEMATIKO] (pp spaco kun ekvivalentrilato) La aro de ĉiuj ekvivalentklasoj de la spaco.
  • lineara spaco
    [MATEMATIKO] Vektora spaco.
  • mediutiliga spaco
    [EKOLOGIO] La kvantoj de resursoj kaj mediservoj (ekz. purigado), pri kiuj homo povas disponi: la mediutiliga spaco de homo dependas de la kontinento, socia rango, disponeblo de resursoj kaj etikaj konsideroj.
  • vektora spaco
    [MATEMATIKO] Grupo adicia, sur kiu operacias reelaj aŭ kompleksaj nombroj; aŭ pli ĝenerale elementoj de korpo (oni tiam parolas pri vektora spaco super tiu korpo). SIN. lineara spaco.
  • spaca
    Rilata al spaco: spaca angulo (konuso en tridimensia spaco kaj ties mezuro); spaca geometrie, (tridimensia geometrio;
    planimetrio); [KEMIO] spaca malhelpo (Vd helpo); spaca izomereco (Vd izomero). [VIDU] spaciala.
  • spaceto
    [TIPOGRAFIO] Blanko inter tajpitaj aŭ presitaj vortoj, aŭ signo prezentanta tian blankon: [KOMPUTIKO] nerompebla spaceto; antaŭira, vosta spaceto.
  • spacohava, spacoplena
    Entenanta grandan liberan spacon: spacohava ĉambro.
  • enspaci (tr)
    Enteni en siaj limoj, ampleksi (konkretaĵojn).
  • interspaco
    Spaco, distanco inter du objektoj: la interspaco inter tiuj du urboj estas tre granda (B); de la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco (Z); interspaco inter du linioj de teksto.
    intervalo.
  • interspacigi
    Meti interspacojn inter objektoj: interspacigi la literojn de presita vorto; interspacigi la arbojn en nova plantejo.
  • agospaco
    [TEKNIKOJ] La limoj, inter kiuj povas moviĝi veturiloj, ŝipoj aŭ aviadiloj per propra forto.
  • terspaco
    Areo.
    termezuri.
  • vivospaco
    Spaco necesa por ies vivo (argumento, kiun uzis la nazia regimo por pravigi konkeron de lando).

    spaco

    REVO: [spaco]
    Bonvolu diri, kie estas ...?.loko.punkto.linio.streko.limo.rando.flanko.angulo.faceto.vertikala.diagonala.horizontala.proksima.malproksima, dista#, lontana.cеntro.mezo.pinto.flanke.dekstre.maldekstre, live.antaŭe.malantaŭe.supre.malsupre, infre.ekstere.ĉirkaŭe.dekstren.maldekstren.antaŭen.reen.supren, sor.malsupren, sob.for.troviĝi.situo.pozicio.direkto.kie.kien.tie.tien.ĉi tie.ĉi tien.ie.ien.nenie.ĉie.de kie.de tie.de tie ĉi.kie аjn.

    Iel rilatitaj:

    aerx afinx agorafobix agx angulx direktx donx estx flankx kampx lastx librx limx linix lokx mezx nenie plenx pozicix proksimx punktx randx regionx rektx suprx tempx trovx veturx