nokto

*nokt/o

  1. Tempo, dum kiu la suno estas sub la horizonto kaj ne prilumas: ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto (X); kiam nokto vualas [...] (Z); stelplena nokto; ili laboradis ĝis profunda nokto (Z); mi flugadis tien kaj reen tra la tuta nokto (Z); mi veturis du tagojn kaj unu nokton (Z).
    tago, diurno.
  1. Tiu tempo, destinita por ripozi, agi k.a.: bonan nokton! (Z); li travivis noktojn da mizero kaj angoro; pereu la nokto, kiu diris: Embriiĝis homo! (X).
  1. (f) Tiu tempo, rigardata kiel simbolo de materia, spirita aŭ anima mallumo: blindeco estas senfina nokto; la nokto de la peko, de la tombo, de la morto (Z).
  • nokta
    Rilata al nokto: la nokta silento; post nokta ripozo helpas la muzo (Z); noktaj bestoj; la nokta Parizo.
  • nokte
    Dum nokto: nokte eĉ monstro estas belulo (Z).
  • nokti (ntr)
    Pasigi la nokton ie aŭ iel: la aglo [...] noktas sur dento de roko (X); kie vi noktos, mi ankaŭ noktos (X); ĉiu kun sia knabo noktu en Jerusalem (X).
  • noktiĝas
    Komenciĝas nokto.
    krepuskiĝi.
  • noktulo
    1. Personoj, kiu vizitadas la noktoklubojn, kabaretojn ktp.
    1. Birdo nokte ĉasanta.
  • noktomezo (Z)
    1. La mezo de la nokto.
    1. La momento, markita la 24a aŭ la 0a horo.
  • ĉiunokta
    Okazanta ĉiun nokton: ĉiunokta prezentado de filmo.
  • meznokto (Z) (ark.)
    Noktonokto.
  • tranokti (ntr)
    Nokti: ili tranoktis en la tendaro (X).
  • tranoktejo
    Loko, kie vojaĝantoj povas pasigi la nokton.
  • tagnokto
    Daŭro de 24 horoj.
    diurno.
  • tagnokta
    Rilata al tagnokto: [BIOLOGIO] tagnokta ritmo.

    nokto


    Esprimoj

    Blindeco estas senfina nokto.
    Eterna nokto sen pensado k sonĝado ŝin atendis (Z).
    Ili tranoktis en la tendaro (X).
    Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas (Z).
    La miriadoj da steloj sur la nokta ĉielo.
    Li vekiĝis meze de la nokto.
    Nokte eĉ monstro estas belulo (Z).
    Sub la mantelo de la nokto.
    Ĝis profunda malfrua nokto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Bartolomea nokto,meznokto,nokta,noktaj rabobirdoj,noktardeo,nokte, nokthaltejo,nokti,noktiĝas,nokto, noktoblinda, noktoblindeco, noktogardisto, noktoklubo, noktomezo, noktosonorilo, noktosurtuto, noktotablo, noktovazo, noktovida, noktovideco, noktoĉemizeto, noktoĉemizo, noktpapilio,noktulo, tagnokta, tagnokto,tranoktejo,tranokti,ĉiunokta

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    Luno
    akerontio
    andono
    blapto
    blinda
    diurno (tagnokto)
    dormi
    ekvinokso
    fantomo
    herminio
    nigra
    kandelo
    katokalo
    krepusko
    kuŝi
    lito
    luli
    malhela
    matutino
    mirabilo
    motelo
    najtingalo
    noktuo
    nokturno
    ombro
    pierido
    piĵamo
    reflektoro
    roso
    saturnio
    serenado
    sfingo
    sofo
    stelo
    strigo
    tago
    teruro
    tinamo
    tineo
    tortriko
    vampiro
    vualo

    Ankaŭ vidu:

    luno, suno, aŭroro, enurezo, lito, tago, tero

    Iel rilatitaj:

    Lunx Sunx akerontix andonx aotx arktix aŭrorx blaptx blindx bombiksx diurnx dormx ekvinoksx enurezx fantomx gardx haltx helx herminix kalendarx kandelx katokalx klubx krepuskx kuŝx litx lulx matutinx mezx mirabilx motelx najtingalx nigrx nokturnx noktux ombrx papilix pieridx piĵamx planedx potx reflektx rosx saturnix serenadx sfingx sofx sonorx stelx strigx surtutx tablx tagx tempx terurx terx tinamx tinex tortrikx vampirx vazx vidx vualx ĉemizx