frue

*fru/e

  1. Antaŭ iu difinita aŭ kutima tempopunkto: la trajno alvenis tro frue; ju pli frue, des pli certe (Z); la horloĝo iras tro frue (Z); ne pli frue ol matene li venis hejmen (Z); la kara afero, kiu pli aŭ malpli frue venkos (Z); saluton al via tombo, tro frue mortinta amiko! (Z); kiu venas plej frue, sidas plej ĝue (Z); plej frue je la sesa! .
    antaŭtempa.
  1. Tuj ĉe la komenco de difinita tempospaco (mateno, tago, jaro, vivo ks): frue matene (X); kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas (Z); frue leviĝu kaj frue edziĝu (Z); li foriris frue en la tago; ŝi mortis frue (ankoraŭ juna).
  • frua
    Okazanta, estanta frue:
    1. frua morto; fruaj fruktoj; frua printempo, aŭtuno;
    1. en la frua mateno; en lia frua junaĝo; la frua Renesanco.
  • frui (ntr)
    1. Okazi, alveni frue: fruas la printempo, la legomoj.
    1. (pp horloĝo) Montri ankoraŭ ne forpasintan horon.
  • fruaĵoj
    Vegetaj produktoj, maturiĝantaj antaŭ la kutima tempo, aŭ alportitaj de alia pli suda regiono antaŭ tiu tempo.
  • frueco
    Eco de io frua: la frueco de lia inteligento estis mirinda.
  • fruigi
    Fari, ke iu aŭ io estu frua: fruigi la maturecon de fruktoj per artefarita prilumado; fruigi sian poŝhorloĝon.
  • *malfrue
    1. Post iu difinita aŭ kutima tempopunkto: li ĉiam alvenas malfrue ĉe la rendevuoj; tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino (X); pli bone malfrue ol neniam (Z); kiu komencas tro frue, finas malfrue (Z); la horloĝo iras tro malfrue (Z). [VIDU] dento, ideo, kato, momento, mustardo.
    1. Plej proksime de la fino de difinita tempospaco: estas jam malfrue en la tago; malfrue vespere (Z); ili maturiĝas malfrue en Septembro.
  • malfrua
    Okazanta, estanta malfrue:
    1. malfruaj piroj (kiuj maturiĝas post la ceteraj); mi donos al via lando pluvon siatempe, fruan kaj malfruan (X); por malfrua gasto restas nur osto (Z); de edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas (X); kion nun helpas tro malfruaj plendoj? (Z);
    1. la malfrua Mezepoko (la 15a jc); li paŝadis tien kaj reen ĝis malfrua nokto (Z).
  • malfrui
    1. Okazi, alveni malfrue: akurata homo neniam malfruas (B).
    1. (pp horloĝo) Montri jam forpasintan tempon: la horloĝo malfruas kvin minutojn (B).
  • malfruo
    Tempo pasinta inter la momento, kiam io devus antaŭvidite okazi, kaj la momento, kiam ĝi efektive okazis: lia malfruo atingas 7 minutojn; la trajno havas negravan malfruon.
  • malfrueco
    Eco de io malfrua: la malfrueco de la rikoltoj, de lia adoleskiĝo.
  • malfruigi
    1. Fari, ke io aŭ iu estu malfrua: la malbona vetero malfruigis la rikoltojn; tiu akcidento malfruigis nian alvenon.
    1. Fari, ke horloĝo malfruu.
      prokrasti.
  • malfruiĝi
    1. Lasi sin esti malfrue: malfruiĝi al la tagmanĝo (Z); en aŭtuno ĉiuj hirundoj flugas al la varmaj landoj kaj se iu el ili malfruiĝas [...] (Z).
      limaki, malrapidi.
    1. (senpersone) Esti malfrue: jam malfruiĝis.
    1. Esti trafita de intelekta malfruiĝo: lernoklasoj por malfruiĝintaj.
  • malfruiĝo
    1. Stato de io, kio okazas, aŭ de iu, kiu agas nur post la ĝusta tempo: ĉiu malfruiĝo ĉe la pagado ĉesigos la liveradon.
    1. La fakto, ke io funkcias ne laŭ la normala rapideco, sed malpli rapide: mia poŝhorloĝo montras malfruiĝon; sparkmalfruiĝo.
    1. Komuna termino por la intelekta debileco, imbecileco kaj idioteco.
  • plifruigi
    Fari, ke io okazu pli frue: plifruigi ies morton (Z).
  • trofrui
    Okazi, alveni tro frue.

    frue


    antaŭe.antaŭtempa.Estas jam malfrue en la tago.horloĝo.Ju pli frue, des pli certe.Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.Kiu venas plej frue, sidas piej ĝue.komenco.La frueco de lia inteligento estas mirinda.La malfrueco de la rikolto.La trajno alvenis tro frue, havas negravan malfruon.Li ĉiam alvenas malfrue ĉe la rendevuoj.mateno.Multope ni pli frue finos la laboron ol unuope.Ni pli aŭ malpli frue venkos.Pli bone malfrue ol neniam.Saluton al via tombo, tro frue mortinta amiko.Solida horloĝo, kiu iras bone, laŭ la minuto, tro frue, fruas, iras tromalfrue.Vi venas en bona horo, frue je la sesa.
    dormi. horo. iam. minuto. tago. tempo.

    Iel rilatitaj:

    -os antaŭ dormx fruktx horloĝx horx iam jam junx matenx minutx neniam novx nur post rapidx tagx tempx ĉiam