morgaŭ
*morgaŭ
Cirkonstanca morfemo - signifanta 'en la tago tuj venonta post la hodiaŭa': hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo (Z); morgaŭ mi veturos Parizon (Z); ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ (Z); li alvenos morgaŭ post semajno (post ok tagoj).
- signifanta metafore la proksiman estontecon: hodiaŭ forto, morgaŭ morto (Z); nenia popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ (Z).
- uzata anst. 'morgaŭo': ĉiu havas sian zorgon (Z); morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj (Z); ŝi deziris ekposedi almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi (Z).
morgaŭa
Okazonta morgaŭ: mi venis ĉi tien nur por vidi la morgaŭan feston (Z); mi lin vizitos la morgaŭan tagon. morgaŭo
La morgaŭa tago: la morgaŭon de lia alveno mi foriros. postmorgaŭ
En la dua tago post la nuna: venu postmorgaŭ matene (Z); se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en okazo de bezono ni ĝin postmorgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos (Z).
PMEG: [morgaŭ]
- La hieraŭo, la morgaŭo de Kristnasko.
- La morgaŭon de lia alveno, mi foriros.
- La stacio prognozas ŝtormon por morgaŭ.
- Li alvenos morgaŭ post semajno (= post 8 tagoj).
- Mi telegrafos al vi morgaŭ, ĉu mi venos aŭ ne.
- Mi vetas kun vi dek frankojn kontraŭ unu, ke morgaŭ pluvos.
- Ne faru hodiaŭ, kion vi povas morgaŭ farigi.
- Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
- Veterprognozo por morgaŭ.
- Via aŭto estos riparita morgaŭ matene.
- hieraŭ.
- hodiaŭ.
- nun aŭ neniam.
- okazonta.
- proksima estonteco.
- venonta.
mateno. semajno. tago. tempo.
Iel rilatitaj:
hieraŭ
hodiaŭ
matenx
neniam
semajnx
tagx
tempx