lasta

*last/a

  1. Estanta post ĉiuj aliaj, en la tempo aŭ en la spaco: al la bankedo li alvenis la lasta; la lastan el amaso atakas la hundo (Z); la lasta kvaronluno; la parto plej vasta venas la lasta (Z); mortigi ĉiujn ĝis la lasta; en tiu nobla vetbatalo mi ne volas resti inter la lastaj; sidi ĉe la lasta vico; loĝi sur la lasta etaĝo; la komitato transdonu siajn konsilojn al nia Lingva Komitato: por ke ĉi tiu lasta esploru la aferon (Z).
  1. Okazinta ĵus antaŭe, en la parto de la pasintaĵo la plej proksima al ni: mi vizitis lin lastan Mardon; tia estis ĝis la lasta tempo la opinio de la E-istaro (Z); sed en la lasta tempo aperis kelkaj cirkonstancoj (Z); la plej lastaj eltrovoj de la scienco; laŭ la lasta modo; lasthora informo.
  1. Tia ke poste ekzistas plu neniu alia; la sola restanta: je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (Z); lia lasta horo; liaj lastaj tagoj de libereco; mi restas la lasta el mia familio (ĝi estingiĝos kun mi); la tridek lastaj paĝoj de la libro; li faris sian lastan translokiĝon (Z); li elspezis sian lastan groŝon; mi sentis tre bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo (Z); dank' al la lasta streĉo de mia energio (Z); eluzi siajn lastajn fortojn; la milito deprenis de mi la lastan filon, kiu restis al mi; havi la lastan vorton en la diskuto; ĝis la lastaj limoj de la tero; kaj tiel plu, ĝis la lasta Juĝo.
  1. Troviĝanta ĉe la plej malalta grado de taksado: li estas la lasta en la klaso, ĉe la konkurso; varoj el la lasta kvalito; la lasta kategorio; ĉiuj alkuris, ĝis la lasta kuirknabo; vi estas la lasta, al kiu tio decus; ĉu tio estas via lasta prezo?; tio estis la lasta afero por fari (la plej nefarinda); lastrange.
  • laste
    En la lasta loko aŭ tempo: plej bone ridas, kiu laste ridas (Z); unue, due, trie, laste; la laste okazintaj buĉadoj.
  • lastaĵo
    Tio, kio restis laste: mi ĵetis la lastaĵon el mia havo, la arĝentan pelvon (Z).
  • antaŭlasta
    Venanta antaŭ la lasta: la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo (Z).
  • praantaŭlasta
    Venanta antaŭ la antaŭlasta (la tria ekde la fino).
    proparoksitona.

    lasta


    Esprimoj

    Ankoraŭ ne estas dirita la lasta vorto.
    Anonci siajn lastajn volojn.
    Diri adiaŭ al siaj lastaj esperoj.
    En la tago de la lasta juĝo.
    En la tria jardeko de la lasta jarcento.
    Estingiĝis ŝia lasta espero.
    Fordiboĉi ĉion ĝis la lasta ĉemizo.
    Havi la lastan vorton en diskuto.
    La fazoj de la luno : la unua, lasta kvaronluno ; novluno ; plenluno.
    La lastan el la amaso la hundo atakas.
    La lastan fojon mi vidas lin ĉe vi ( neniam plu revidos lin}.
    La lastan fojon mi vidis lin ĉe vi (eble mi revidos lin ie).
    Lasthore, en la lasta minuto, lastmomente.
    Li melankolie rigardis la ruiniĝon de siaj lastaj esperoj.
    Oni amendis la tri lastajn dispoziciojn.
    Plej bone ridas, kiu laste ridas.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭlasta,lasta,lastan fojon,lastatempe,lastaĵo,laste,lasthora, , ,praantaŭlasta

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    fino,
    post
    okazinta
    restanta
    ultimato
    oksitona (lasta)
    paroksitona (antaŭlasta)
    proparoksitona (praantaŭlasta)

    unua
    antaŭ

    Ankaŭ vidu:

    iam, jaro, malfeliĉa, minuto, momento, morti, pozici, spaco, tago, tempo, vost

    Iel rilatitaj:

    antaŭ finx iam jarx malfeliĉx minutx momentx mortx nenia neniam okazx oksitonx paroksitonx plu post pozicix proparoksitonx restx spacx tagx tempx ultimatx unu vostx