dato

*dat/o

Precize difinita tempo, en kiu okazis, okazas aŭ okazos fakto: kiun daton ni havas hodiaŭ? (Z); ŝatu amikon laŭ la dato de akiro (Z); kiuj estas la datoj de naskiĝo k de morto de Voltero? [VIDU] dateraro, datlinio (internacia).
  • dati (tr)
    1. Skribi la daton sur ion: ne forgesu dati ĉiujn viajn leterojn.
    1. Difini, per diversaj metodoj, la daton de okazaĵo, de faritaĵo ktp: per la radioaktiveco oni datis la glaciajn epokojn; dati manuskripton, antikvan poton.
  • datado
    1. Ago dati.
    1. [PALEONTOLOGIO] [PRAHISTORIO] 5 Determino de la aĝo de fosilio aŭ faritaĵo per diversaj metodoj. [VIDU] kalio 41, karbono 14, stratigrafio, dendrokronologio, polenologio.
  • datiĝi, datumi (ntr)
    Esti komenciĝinta ĉe ia dato aŭ tempo: tiu modo datiĝas jam de ok jaroj.
  • datumo
    Vd dateno.
  • antaŭdati
    Surskribi daton antaŭan al la efektiva dato, ĉe kiu oni skribas la dokumenton.
  • ĝisdata
    Daŭrigita, kontrolita, kompletigita ĝis la plej freŝa dato: ĝisdata informilo, librotenado, kolektado de observoj.
  • ĝisdatigi
    Fari, ke io estu ĝisdata: ĝisdatigi la kontojn de la kongreso.
    aktualigi.
  • postdati
    Surskribi daton postan al la efektiva dato, je kiu oni skribas la dokumenton.
  • sendata
    Ne datita.
  • pag (o)dato
    Dato, je kiu bilo fariĝas pagenda: mi devas konstante memori pri la pagodatoj (Z).
    datx

    datx


    Iel rilatitaj:

    aktualx antaŭ hodiaŭ kalendarx karbonx nun pagx tempx