dum

*dum


I- Prepozicio montranta la tempon, en kies daŭro io okazas: fleksu arbon dum ĝia juneco (Z); dum la manĝado venas apetito (Z); dum la parolado li dormis; ŝia voĉo dum la parolado estis ne laŭta k tremanta (Z); dum la vojo Klaro parolis al Marta (Z).
ĉe C, en 3.
  • II- Subjunkcio montranta:
    1. La tempon, en kies daŭro io okazas: forĝu feron, dum ĝi estas varmega (Z); dum ili estis irantaj k parolantaj, subite aperis fajra ĉaro (X); li eltiris tranĉilon, k dum tiu kisadis la rozon, la malbona viro pikmortigis lin (Z); leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna (Z) (sk: vi estas).

    RIM. 1 La uzo de 'dum kiam' en tiu senco estas malkonsilinda; en subordigitaj demandoj, oni uzas 'kiel longe' (Vd kiel).
    1. Agon aŭ okazon kontraŭan al tiu, kiun oni priparolas (kontraste kun tio, ke): li estas nur unufoja mensoginto, dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto (Z); E. daŭre vivas, dum Volapük jam longe estas mortinta (Z); dum la naciaj lingvoj estas rigidaj, E. kontraŭe estas senfine fleksebla.
  • RIM. 2 La uzo de 'dum ke' en tiu senco estas malkonsilinda.
    ĉe D4, kontraŭe, sed.
  • III- Pref. uzata kun la senco de la prep.: dumviva membro, rento; dumnokta irado; dumtaga dormado.
  • IV- Memstare uzata morfemo:
  • duma (Z)
    1. Samtempa.
    1. Provizora, intertempa, ĝisa.
  • *dume
    1. Intertempe, tiu tempo: ili sin pretigis, ni dume babilis; dume oni alvenis al la manĝejo (Z).
    1. Provizore, ĝise: ni dume lasu flanke tiun demandon (Z); estas pli prudente akcepti dume la lingvon en sia nuna formo (Z).
    1. Kontraste kun tio; kontraŭe: principoj k postuloj puŝis k malhelpis unu la alian, dume en la teorio ili ŝajnis al mi tute bonaj (Z); dume lingvo arta, anstataŭ tiu ĥaoso, donas al vi sole nur ses vortetojn (Z).

    dum

    PMEG: [dum]



    Iel rilatitaj:

    intertempx ke se