mateno

maten/o

Parto de la tago ekde la sunleviĝo ĝis la tagmezo: 'Bonan matenon!' respondis ĉi tiu, ĉar la horloĝo ja estis jam batinta dekdu (Z); maten' eklumas (Z); tiun matenon mi dormis neordinare longe (Z); unu matenon brue transflugis la cikonioj (Z). [VIDU] matenruĝo.
  • matena
    Rilata al mateno: matena horo estas plena de oro (Z); matena nebuleto; la matena stelo.
  • matene
    En la mateno: rido matene, ploro vespere (Z); frue matene G. volis forvojaĝi (Z); kiam matene ĝi vekiĝis [...] (Z).
  • matenas
    Estas mateno: matenas, vesperas-k tago malaperas (Z).
  • mateniĝo
    Komenco de mateno: la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo (Z).
  • frumatene
    Frue en la mateno.

    mateno


    Esprimoj

    Ankaŭ sen kokoj mateniĝas!
    Bonan matenon!.
    Horo matena estas horo bena (Z).
    La akurateco, kun kiu la suno leviĝas matene.
    Matena horo estas plena de oro (Z).
    Matenas, vesperas, k tago malaperas (Z) (rapidas la tempo).
    Mi ekiros lundon matene.
    Rido matene, ploro vespere (Z).
    Vespero lacigas, mateno freŝigas (Z).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    frumatenematenamatenasmatenemateniĝo matenlaŭdo matenmanĝimateno matenruĝo matenstelo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    Venuso (matenstelo)
    anĝeluso
    aŭroro (matenruĝo)
    bonan tagon (matenon, vesperon)
    koko
    krepusko (matena kaj vespera)
    lunĉo (matenmanĝo)
    roso
    tagiĝas

    Ankaŭ vidu:

    suno kalendaro, lanterno, morgaŭ, saluti, tago, tempo, vespero, vespero, vespro, ĝentila

    Iel rilatitaj:

    Sunx Venusx anĝelusx aŭrorx frux hieraŭ hodiaŭ horx kalendarx kokx krepuskx kuirx lanternx laŭdx lunĉx manĝx morgaŭ rosx ruĝx salutx stelx tagx tempx vesperx vesprx ĝentilx