jam

*jam

Cirkonstanca morfemo, esprimanta la ĝeneralan ideon pri ŝanĝiĝo de stato, kaj pli precize signifanta:
  • 1 De nun; sen plua atendo; senplie: mi jam havas mian ĉapelon, nun serĉu vi vian (Z); jam estas tempo iri domen (Z); ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco (Z); riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun (Z); ĉu vi forgesas jam, ke vi kristano estas?
    1. Tuj post tiam; tuj ekde tiam: post unu horo la forno estis jam varma; jam de tri tagoj mi ne fermis la okulojn; vi bezonas nur enmeti en la leteron iun vortareton kaj la adresito vin jam komprenos (Z); kiel longe vi estas jam fosisto? (Z); jam dek jarojn li loĝas tie ĉi; tia uzado estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso (Z); post unu sola duonhoro li ekposedas la tutan gramatikon kaj al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj (Z); vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj kaj vi jam komprenos, ke ili (la kritikoj) ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton (Z).
    1. Antaŭ la priparolata momento: se li jam venis, petu lin al mi (Z); ĉu vi jam trovis vian horloĝon? (Z); li jam kelkfoje demandis pri vi; mi jam diris al vi, ke mi foriras; kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (Z); kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita (Z); mi ŝin enbrakigis, sed ŝi jam mortis.
    1. Pli frue, ol oni atendas aŭ atendis: post semajno eble vi trovos jam ian sciigon; la verko estas jam preta; li kredas sukcesi kaj jam ridetas.
  • RIM. Krom tiuj fundamentaj sencoj, Z. uzis 'jam' por esprimi nuancon:
    1. de kontentigo, de sufiĉeco: ĝi estas jam tia enviinda loko (Z); jam la politiko povus ilin devigi (Z); se li iris jam ekzameniĝi, mi dezirus almenaŭ, ke li sukcesu! (Z); jam se estas soleno, ĝi estu soleno! (Z) (proks. 'sole per si mem', 'do');
    1. de optimismo, de matura preteco: liaj filoj estas iom malbonkondutaj [...] , sed kun la tempo ili jam solidiĝos (Z); ili tion ankoraŭ ne povas fari bone, sed la afero jam iros (Z); jam venos al mi en la kapo io (Z); venu al mi, mi jam varmigos vin! (Z); ne ploru, vi iel jam venos tien! (Z) (finfine, pli-malpli baldaŭ).
  • jam ne
    Tiu esprimo havas la sencon de jam 1 kaj 2 sekvata de ne: ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas (Z); centoj da miloj da radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam (de nun) ne timas la venton (Z); la naciaj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan, kiun ili jam (de nun) ŝanĝi ne povas; li ne estas sufiĉe klera, sed lerni nun li jam (de tiu momento) ne havas la eblon; eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus (Z); vidante la partiecon de la prezidanto, li jam (de tiam) ne parolis; kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas (Z).
    Kiel oni vidas per tiuj lastaj ekz-oj, 'jam ne' ne ĉiam samsignifas kiel 'ne... plu', sed ĝi montras statŝanĝon kaj speciale neplenumiĝintan deziron aŭ intencon.
  • ne jam = ankoraŭ ne.

    jam

    PMEG: [jam]

    Esprimoj


    Antaŭ ol venis la akuŝistino, ŝi jam estis naskinta.
    Estas jam malfrue en la tago.
    Estas jam tempo ke ni iru.
    Kiu fariĝis, jam ne refariĝos.
    La afero estas jam sen tubero.
    La morto jam estas ĉe la sojlo.
    La pluvo jam ĉesas.
    Pasis jam plenaj du jaroj de kiam ni renkontiĝis.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    jam ne, ne jam

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ankoraŭ ne
    antaŭe
    de nun
    kontentige
    optimisme
    pli frue
    sen plia atendo
    senplie
    sufiĉe
    tuj ekde tiam
    tuj post tiam

    Ankaŭ vidu:

    antaŭ, frue, horo, jaro, morfemo, tago,

    Iel rilatitaj:

    ankoraŭ antaŭ atendx frux horx jarx kontentx morfemx nun optimismx pli sufiĉx tagx tempx tiam