kroniko¹

*kronik/o¹

  1. Kolekto de historiaj faktoj, kronologie kompilitaj: malnova kroniko pri la reĝido Hamleto (Z); la reĝo [...] ordonis alporti la memorajan libron de la kronikoj (X); [BIBLIO] Kroniko (titolo de dulibra verko).
    analoj.
  1. Parto de gazeto, dediĉita al difinita speco de novaĵoj: politika, teatra kroniko; akceptu ilin (la aktorojn) bone, ĉar ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo (Z); skandalkroniko.
    rubriko.
  • kroniki (tr)
    Rakonti en kroniko: tiu libro kronikas la unuan kvaronon de nia jc.
  • kronikisto
    Tiu, kiu kompilas, verkas aŭ redaktas kronikon.

    kronikx


    Iel rilatitaj:

    librx reŭmatismx tempx