parto

*part/o¹

  1. Io, kio povas esti facile apartigita de tuto aŭ per penso, aŭ per vido, aŭ per efektiva disigo: la kvin partoj de la mondo; la diversaj partoj de la korpo; la honta parto (Z) (peniso); li kondukos la kaptitajn egiptojn kun nudaj hontaj partoj malhonore (X); ĉi tiu en tri partojn ĝuste egalajn ĉion do dividis (K); ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos (Z); por parton da homoj liberigi de unu facila regulo, devigi multe pli grandan parton da aliaj homoj lerni multajn regulojn (Z); (f) institucioj, kiuj ne alportas eĉ milan (milonan) parton de la utilo, kiun ni atendas de nia afero (Z); en ĉiu translokiĝo estas parto de ruiniĝo (Z).
    era, fragmento, peco, pago, elemento, divido. [VIDU] partopreni.
  1. Io, kion iu rajtas postuli el tuto, kiun oni dividas inter pluraj personoj: al ĉiu frato lian parton (Z); malgranda estas lia parto sur la tero (X); mia parto estas la Eternulo (X).
    ono, porcio, heredaĵo, kontingento. [VIDU] partopreni.
  1. [MUZIKO] Tiu peco el komponaĵo, destinita al unu speciala voĉo aŭ instrumento.
  • parta
    Estanta nur parto de tuto: parta pago de ŝuldo (B); parta eklipso.
  • parte
    1. Ne tute, ne plene: la urbo estis parte detruita; la homaranismo redonas al ili, almenaŭ parte tion, kion ili perdis (Z).
    1. Kiel unu el pluraj kaŭzoj, klarigoj: pro la nunaj cirkonstancoj [...] kaj parte ankaŭ pro la stato de mia sano (Z); li agis parte laŭ mia konsilo, parte el propra iniciato.
  • partaĵo
    Parto de teksto: podio, sur kiu estas voĉlegataj la partaĵoj el la Biblio (Z).
  • parteto
    Malgranda parto: partetoj el pano; (f) kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de sia persona kaj homa indeco (Z); kun ĉiu sekundo malaperos parteto da energio (Z).
  • partigi
    Dividi en partojn: partigi la laboron (B); partigo de la insulo inter la du aligentaj loĝantaroj.
  • partiĝo
    Statŝanĝo de io, kio estiĝas en partojn: la partiĝo de la kromosomoj ĉe la ĉeldivido.
  • kontraŭparto
    Parto, kiu troviĝas kontraŭ alia, kaj iel respondas aŭ ekvilibrigas ĝin.
  • dispartigi
    Disigi en partojn: dispartigitaj dozoj; dispartigo de la telegrafe transsendata bildo en liniojn kaj punktojn; en la anteno la elektromagnetaj ondoj dispartiĝas el la polusduopo.
  • plejparte (Z)
    En la pli granda nombro de la partoj, okazoj; por la pli granda parto de la homoj, interesatoj ks.
  • plejparto
    Plej granda parto, plimulto: plejparto de la publiko (Z).
  • dorsoparto
    Tiu parto de seĝo, kie apogiĝas la dorso.
  • gardoparto (X)
    Daŭro de garda deĵoro.
  • kapoparto
    Tiu parto de lito, kie kuŝas la kapo: la protekta spirito staris ĉe la kapoparto de la lito (Z).
  • piedparto
    Tiu parto de lito, kie troviĝas ordinare la piedoj: malkovru la piedparton de la kuŝejo (X).
  • tempopartigo
    [KOMPUTIKO] Reĝimo de komputilo, en kiu la komputilo konstante ŝaltadas sin inter pluraj taskoj kun la efiko, ke ili ŝajnas plenumiĝi samtempe.
  • tempopartiga
    Aplikanta tempopartigon, aŭ rilata al tempopartigo: tempopartiga mastruma sistemo.
  • terparto
    Kontinento.
  • tranĉparto
    Parto de libro, kie la folioj estis samnivele tranĉitaj por bindado: libroj en marokenaj bindoj kaj kun oraj tranĉpartoj (Z).
  • part/o²
    [HISTORIO] Ano de iama skita popolo, kiu fondis en Irano potencan imperion (3a jc).

    parto


    Esprimoj

    Eklipso de suno (parta, totala, ringa).
    Elekti la pli facilan parton, flankon de la laboro.
    Kapa parto de la lito.
    La surfundaĵo de la loĝantaro (plej malestiminda parto).
    Postuli, depostuli sian parton de heredaĵo.
    Suplemento ne abonebla, aparte abonebla.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    dispartigi,dispartigo, dorsoparto,dupartiga serĉo, entjera parto, frakcia parto, frazparto, gardopoarto, imaginara parto, kapoparto, kontraŭparto, mondoparto,ne partoprenanta,neapartigebla,ora dispartigo,parta,parta derivaĵo,parta sumo,partaĵo,parteto,partigi,partiĝo,partopage,partopago,partopren(ad)o,partopreni,partoprenigi,partuma parto,partumo, piedparto,plejparte,plejparto, reela parto, tempopartigo, terparto, tranĉoparto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    antipartiklo
    disigi
    dividi
    divido
    elemento
    ero
    fragmento
    heredaĵo
    komponaĵo
    kontinento (terparto)
    kontingento
    kontraŭpartiklo
    korpusklo
    neaparta
    ono
    partiklo
    partikulo
    partituro
    partnero
    paĝo
    peco
    porcio
    tuto

    Ankaŭ vidu:

    bazo. elekti. ĝenerala. matematiko. muziko. ordo. organizo. rango. sama. speciala. tuta.

    Iel rilatitaj:

    -an -er -on aferx amortizx anti apartenx atomx bazx derivx dis distribux dividx dorsx elektx elementx entjerx estx ferx flankx fragmentx frakcix frazx gardx gasx heredx imaginarx intervenx kapx komponx kontinentx kontingentx kontraŭ korpusklx matematikx mondx muzikx ordx organizx orx pagx partiklx partikulx partiturx partnerx partoprenx paĝx pecx piedx porcix rangx reelx regionx samx specialx tempx terx tranĉx tutx ĝeneralx