moderna
modern/a (1)
- Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun la antikva: la modernaj tempoj komenciĝas kun la fine de la Orienta Roma lmperio (1453).
mezepoka.
- Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun iu antaŭa; plej nova, plej freŝdata: modernaj mebloj, ideoj, inventoj; moderna stilo; la progresoj de la moderna scienco; hotelo kun moderna komforto; la moderna arto, poezio.
moderneco
Eco de io moderna: oni ne devas konfuzi modernecon kun pliperfekteco. modernigi
Fari, ke io estu moderna: modernigi sian meblaron, la prezentadon de revuo, la vendometodojn. modernismo - Sistema tendenco alpreni ĉion plej modernan.
- [KRISTANISMO] Religia movado (meze de la 19a jc), kiu celis interpreti la dogmojn laŭ moderna ekzegezo kaj estis malaprobita de la papo kaj de la tradiciaj protestantaj eklezioj.
modernaEsprimoj:
Kelkaj kunmetaĵoj:
moderneco, modernigi, modernismo
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:
Apartenanta al la epoko nuna, al la tempo nuna aŭ ĵus pasinta, hodiaŭa; plej nova, plej freŝdata
moda
aktuala
Rilatitaj vortoj:
arkaika
mez epoka
antikva
Iel rilatitaj:
aktualx
antikvx
arkaikx
epokx
hodiaŭ
homx
modx
novx
nun
seĝx
tempx