tiam

*tiam

  1. En tiu tempo, en tiu momento: post la kongreso mi estos pli libera, kaj tiam mi povos plenumi la deziron de la Pariza grupo (Z); (sed ne pli frue ol tiam!) volu proponi [...] (Z); kaj se vi tiam ankoraŭ staros fortike, tiam mi diros, ke vi gajnis (Z); de tiam li estis malsana; la estonteco de nia afero estos plene garantiita nur tiam, kiam ĝi absolute neniom dependos de la sorto de unu homo (Z).
  1. ĉe tiu okazo, ĉe tiuj kondiĉoj: rompu la murojn inter la popoloj, nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj kaj krimoj (Z); la artikolo estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj (Z); se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa entuziasmo (Z); se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo (Z).
  • tiama
    Ekzistanta en tiu tempo: la tiamaj gazetoj nenion raportas pri tio; la posttiama diskutoj forgesigis la originalan proponon.
  • tiamulo
    Homo, vivanta en tiu tempo.
    samtempulo.

    PMEG: [tabelvortojje -iam]



    antaŭ. tempo.

    Iel rilatitaj:

    antaŭ do iam intertempx jam siatempx tempx