jaro

*jar/o

  1. [ASTRONOMIO] Tempomezurunuo, egala al la daŭro de unu kompleta rondiro de Tero ĉirkaŭ Suno: natura, suna, tropika jaro (tempo inter du pasoj de Suno tra la printempa punkto, t.e. 365,2564 tagoj); astra, sidera jaro (tempo inter du revenoj de Suno al la sama stelo, t.e. 366,2422 tagoj).
  1. Tiu tempodaŭro, proks. kalkulita, uzata oficiale por datado kaj komenciĝanta difinitan tagon: la gregoria, julia jaro; la leĝa, civila jaro; en la jaro 1905 (Z); la pagoj estas renovigataj en Januaro de ĉiu jaro (Z); la venonta (Z), pasinta (Z) jaro; unu fojon en ĉiu jaro estas farata Internacia Kongreso (Z); en la daŭro de la lastaj 5 jaroj (Z); elektitaj en la Akademion por la sekvanta jaro (Z); de jaro al jaro; jaro post jaro; al la nova jaro 1893 mi gratulas ĉiujn amikojn (Z); dezirante plej bonan novan jaron al vi (Z); jaro de forlaso (Z) (sabata jaro).

RIM. En la antikvaj tempoj la datado estis ofte kalkulata de la jarkomenca tago, kiu sekvis aŭ antaŭiris la surtroniĝon de ia reĝo: en la sepa jaro de Jehu Jehoaŝ fariĝis reĝo (X).
  1. Samlonga periodo, komenciĝanta ian alian tagon, konata de la interesatoj: la eklezia (liturgia) jaro (de Advento ĝis Advento); la lerneja jaro (de Sept. ĝis Jul. en Eŭropo); la teatra jaro (de Nov. ĝis Apr.); la buĝeta jaro (diversa laŭ la landoj); la akademianoj estas elektataj por naŭ jaroj; antaŭ 15 jaroj mi diris publike, ke [...] (Z); virseksulo en la aĝo de dudek jaroj (X); aĝulo de kvin jaroj (X); en la unuaj jaroj de ekzistado de E. (Z); pasis jam unu jaro, de kiam ni renkontiĝis.
  1. Tiu periodo, rigardata rilate al tio, kio okazis en ĝi: li foriris du jarojn; mi dediĉis ĉ. 2 jarojn al la esplorado de tiu ĵargono (Z); tio prezentas la laboraĵon de dek jaroj; dudek jaroj de servado; jaroj de vivo kaj paco (Z); antaŭ ol venis la jaroj de malsato (X); jaroj da senlaboreco (Z); per la saĝo aldoniĝos al vi jaroj da vivo (X); jarlonga atendado; lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos (Z); la sezonoj de la jaro.
  1. (plurale) Tempo, periodo de la homa vivo: la knabaj jaroj (Z); de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj (Z); pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj (Z).
  • sabata jaro
    1. [BIBLIO] ĉiu sepa jaro; dum kiu la hebreoj devis ĉesigi la terkulturon kaj liberigi ŝuldantojn kaj sklavojn. SIN. jaro de forlaso.
    1. Unujara libertempo, kiun ĝuas ĉiun sepan jaron la profesoroj en diversaj landoj.
  • jara
    1. ĉiujara.
    1. Unujara.
  • jararo
    Serio da jaroj.
    aĝo, epoko, erao, periodo.
  • centjaro (ark.)
    Jarcento: en la daŭro de multaj centjaroj (Z).
  • centjara
    Ekzistanta jam de cent jaroj: ĉu de homo centjara fariĝos nasko? (X); centjaraj kverkoj; centjara fremda regado.
  • centajara
    Okazanta en la centa jaro.
  • RIM. Sencon analogan havas la ceteraj kunmetaĵoj: dekjara, dekajara, unujara, unuajara ktp; centjarulo, kvindekjarulo ktp.
  • ĉijara
    Okazanta, okazinta aŭ okazonta en la nuna jaro.
  • ĉiujara (Z)
    Okazanta en ĉiu jaro: ĉiujara repago de ŝuldo; ĉiujara oferado (X).
  • ĉiucentjara
    Okazanta unu fojon ĉiun centan jaron: la ĉiucentjaraj ludoj en Romo.
  • dujara
    1. Atinginta du jarojn.
    1. Daŭranta aŭ vivanta du jarojn: [BOTANIKO] karoto estas dujara herbo: la unuan jaron ĝi kreskigas pivotradikon kaj foliojn, la duan jaron floras kaj fruktas.
  • duonjaro
    Duono de jaro, semestro.
  • kvaronjaro
    Kvarono de jaro, trimestro.
  • laŭjara
    Rilata al la periodo de nur unu jaro: laŭjara dungito (X).
  • *miljaro (ark.)
    Jarmilo: miljaroj ne povis, minuto elŝovis (Z).
  • miljara
    Havanta daŭron de mil jaroj: miljara imperio.
  • mult (a)jara
    1. Havanta daŭron de multaj jaroj: miaj multjaraj laboroj kaj suferoj (Z).
    1. Havanta la aĝon de multaj jaroj.
    1. [BOTANIKO] Vivanta dum multaj jaroj.
  • plurjara
    Daŭranta aŭ vivanta dum tri jaroj aŭ pli: [BOTANIKO] plurjara herbo; plurjara florplanto normale floras en ĉiu kreska sezono.
  • *superjaro
    Jaro, enhavanta 366 tagojn.
  • trijara, kvarjara ktp.
    1. Atinginta tri, kvar ktp jarojn: sesjara infano.
    1. Daŭranta tri, kvar ktp jarojn: kvinjara prezidanteco.
  • unujara
    1. Atinginta unu jaron: unujara infano.
    1. Daŭranta unu jaron: unujara ekzilo.
    1. [BOTANIKO] Vivanta maksimume unu jaron: unujara florplanto ĝermas, floras kaj fruktas en la sama jaro.
  • ĉiudujara, ĉiutrijara ktp.
    Okazanta ĉiun duan, trian ktp jaron: ĉiusepjara festo.
  • favorjaro
    Jaro, en kiu oni esperas aŭ ricevis apartan favoron de Dio: por proklami favorjaron de la Eternulo (X).
  • lern (o)jaroj
    Tempo, dum kiu oni lernadis.
  • lumojaro
    [ASTRONOMIO] Unuo por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egalvaloranta la distancon trairatan de la lumo en vakuo dum unu jaro (ĉ. 9,461 x 10¹² km); simbolo: lj.
    parseko.
  • lunjaro
    La daŭro de la dekdu lunaj monatoj, t.e. 354 tagoj.
  • novjara
    Rilata al la komenciĝo de nova jaro: novjara saluto; nov (o)jaraj bondeziroj (Z).
  • pasintjara
    Okazinta en la antaŭa jaro: li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara (Z); en mia pasintjara letero (Z).
  • provjaroj
    Tempo, dum kiu iu provlernis sian metion, profesion ks.
  • servojaroj
    Tempo, dum kiu iu servadis en ofico.

    jaro


    Esprimoj

    De jaro al jaro. Dezirante plej bonan jaron al vi.
    En la daŭro de kvin jaroj.
    En la favorjaro 1887.
    En la tria jardeko de la lasta jarcento.
    Ili ĉiujn tri jarojn (= ĉiun trian jaron) elektas siajn membrojn.
    Jaro post jaro.
    Novjara saluto.
    Novjaro.
    Pasis jam plenaj du jaroj de kiam ni renkontiĝis.
    Silvestra vespero (31-a de Decembro).
    Superjaro (366 tagoj).
    Unu fojon en ĉiu jaro.
    Venonta, pasinta jaro.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    centajara,centjara,centjaro,dujara,dujara enotero,duonjaro,favorjaro,jara,jararo,jaraĝa,jarcenta,jarcento,jardaŭra,jardeko,jarlibro,jarmila,jarmilo,jaro,jarovizi,jarringo,jartemptempo,kvarjara,kvaronjaro,laŭjara,lern(o)jaroj,lumjaro,lunjaro,miljara,miljaro,mult(a)jara,multjara lolio,pasintjara,plurjara,plurjara beliso,plurjara merkurialo,provjaroj,sabata jaro,servojaroj,superjaro,trijara,unujara,unujara helianto,unujara kapsiko,unujara merkurialo,ĉijara,ĉiucentjara,ĉiudujara,ĉiujara,ĉiutrijara

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    buĝeta
    civila
    eklezia
    lerneja
    leĝa
    liturgia jaro
    natura
    nova
    suna
    teatra
    tropika

    daŭro
    epoko
    erao
    monato
    parseko (3.25 lumjaroj)
    periodo
    semajno
    semestro
    sezono
    tago
    trimestro

    Ankaŭ vidu:

    aĝo. tempo

    Iel rilatitaj:

    Sunx avx aĝx bienalx buĝetx civilx daŭrx eklezix epokx erax esperx florx iam jam kalendarx kiam lastx lernx leĝx librx liturgix monatx naturx novx parsekx periodx rizx semajnx semestrx sezonx tagx teatrx tempx trimestrx tropikx