atendi

  • Resti ĝis iu okazo aŭ ies alveno: adiaŭ, sep jarojn atendu min! (Z); ĝis vi estas la venonto, aŭ ni atendu alian? (N); atendi malfruiĝinton; atendi la horon de la malfermo; atendi aŭtobuson; atendante vian respondon, ni restas altestime via; li lasis sin atendi (Z); (abs) oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj (Z); atendis, atendis, ĝis tiu ĉerko etendis (Z) (tiel longe, ke...).
  • Prokrasti ian agon ĝis okazos alia ago: mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli (Z); oni devas atendi, ĝis la registaroj decidos (Z); li atendas, ke la okazo venu al lia nazon; oni ne devas atendi, ĝis la domo renversiĝus (Z).

  • RIM. ' ĝis...-os' simple konstatas la atendon, dum 'ke...-u' akcentas la deziron de la atendanto: kun malpacienco mi atendis, ke li foriru, por ke mi transdonu al vi [...] (Z); li senpacience atendas, ke la bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj (Z).
  • Antaŭvidi ion kiel probablan: ni povas atendi de li ankoraŭ multe da malbono (Z); sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas (Z); la morton li atendis (K); eble miaj amikoj estos pli feliĉaj, ol ni atendas (Z); ili tute ne atendis, ke mi rifuzos (Z); mi neniam atendis, ke ĝi longe vivos (Z); mi decidis eĉ preni sur min la tutan atendatan ventegon (Z).
    aŭguri, konjekti, supozi, suspekti.
  • Esperi ricevi de iu ion kvazaŭ ŝuldatan: atendi rekompencon por sia bona konduto; ĉu vi atendas pagon por ĉi tio?; Eŭropo atendas de vi (diplomatoj) pacon (Z); kion mi povas ankoraŭ atendi de la Eternulo? (Z); ne tion mi atendis de vi; ĉiuj ili atendas de vi, ke vi donu al ili manĝon (X).
  • Esti baldaŭ okazonta por iu; esti jam prete destinita por iu: tiu sama sorto tiu atendas (Z); kia puno atendas la rompanton de tiu leĝo! (Z); la tagmanĝo nin atendas (B); granda surprizo vin atendas.
  • atendo
    Ago de tiu, kiu atendas:
  • salono de atendo; (ili restis) en atendo de la princo (Z); tro longa atendo ĝis fino de l' vendo (Z); tio estas problemo, kies solvo ne suferas atendon;
  • se li tamen kontraŭ atendo volus ankoraŭ fari malfacilaĵojn [...] (Z); sen atendo, sen espero venis mizero (Z);
  • lia atendo estis trompita.
  • atenda
    Rilata al atendo: atenda periodo; li prenis pozon duone salutan, duone atendan (Z); mi atende esperis al la Eternulo (X).
  • atendebla (Z)
    Tia, ke oni povas ĝin antaŭvidi: lia rifuzo estis atendebla.
  • atendejo
    ĉambro, destinita por atendo, ekz. en fervojstacio, ĉe kuracisto ks.
  • neatendita
    Venanta, okazanta, dum oni tion ne atendas: neatendita, neesperita ofte venas subite (Z); neatendita rebato; li alvenis neatendite.
  • senatenda
  • Neatendita: kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo (Z).
  • Ne atendante: senatenda decido; senatende respondi.
  • transatendi
    Atendi, ĝis io forpasos: transatendi la malbonan veteron (Z).
  • vicatendi
    Atendi, starante en vicoj: vicatendi la tramon.

    Atendante vian respondon, mi restas altestime via. Atendi bonan veteron. Atendi ĝis venos tempo pli oportuna. Atendi kun streĉita atendo la rezulton de la ekzameno. Atendi rekompencon por sia bona konduto. Atendi rezignacie la morton. La atendejo. La milito eksplodis tute ne atendite. La tagmanĝo vin atendas. Li alvenis tute ne atendite. Maltrankvile atendi respondon. Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli. preteratendi. Puni ŝteliston je malliberiĝo, al plej malhonoraj punoj (malgraŭ, kontraŭ ĉia atendo). Senatende respondi. Si estas atendata de ĉiuj siaj admirantoj. Ŝi atendis bonan partion por sia filino. Ŝia rifuzo estis atendebla. Tio estas problemo, kies solvo ne suferas atendon. Transatendi la malbonan veteron. Urĝiĝu : la trajno vin atendas. vicatendi la tramon, vice atendi la aŭtobuson. esperx, eventx, forgesx, jam, problemx, rapidx, salonx, stacix, tagx, tempx, venx, volx,

    Iel rilatitaj:

    aha! desapontx esperx eventx forgesx jam problemx prokrastx rapidx salonx stacix tagx tempx venx volx ĉambrx ĝis