antaŭ

PMEG:
I- Prep. montranta:
  • lokon pli proksiman rilate al tiu, kiu rigardas, aŭ lokon, al kiu frontas la ĉefa flanko de la objekto: antaŭ la domo staras arbo; oni metis antaŭ mi glason (Z); iru antaŭ mi, jen mi venas post vi (Z); li montris rekten antaŭ si; subite li ekvidis la abismon antaŭ siaj piedoj; antaŭ ni sin etendis la senlima maro; balai antaŭ sia pordo (Z); li staris tuj antaŭ mi; (kun almovo) la militistoj venis antaŭ la urbon (Z); sin ĵeti antaŭ ies piedojn (Z); Lot eliris al ili antaŭ la sojlon k la pordon li ŝlosis post si (X).
  • lokon rigardatan de iu (sub la okuloj de, en la ĉeesto de): paroli antaŭ la publiko; klini sian nukon antaŭ iu (Z); (f) cedi, humiligi, tremi, timi antaŭ iu; mi ne intencas ion kaŝi antaŭ vi (Z); malkovri sian koron antaŭ iu; (kun movo) mi petos la permeson veni antaŭ viajn okulojn (Z); ĵeti perlojn antaŭ la porkojn (Z); k Satano foriris de antaŭ la Eternulo (X).

  • RIM. 1 'Oni povas sen eraro uzi la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la subst-on aŭ la pron-on, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekz. oni povas tute bone diri 'oni metis antaŭ mi manĝilaron' (Z) (sk. sur la tablon).
  • Tempon pli fruan ol alia (pli baldaŭ ol): ne laŭdu la tagon antaŭ vespero (Z); la kunveno finiĝis antaŭ la deka; fiereco venas antaŭ la falo (Z); atendu min, se vi alvenos antaŭ mi; tion oni devas pagi antaŭ la fino de la monato; li forveturis antaŭ tri tagoj (tri tagojn antaŭ hodiaŭ); mi atendas de vi respondon de antaŭ unu monato!; antaŭ nelonge.
    de, ĝis, por.
  • Rangon pli altan ol alia: mi ŝatas vin antaŭ li; la pliboneco de E. Volapük estas ekster dubo (Z); antaŭ ĉio mi devas peti vian pardonon (Z); rangigi la ekonomikon antaŭ la politiko; via sano venas antaŭ la ceteraj taskoj.
    super.

  • RIM. 2 Por eviti konfuzon inter la tempa k la loka sencoj de 'antaŭ', oni povas uzi la pli precizajn formojn 'iam antaŭ' aŭ 'pli frue' ol pri tempo, k ie 'antaŭ' pri loko; en la tempa senco oni povas ankaŭ uzi 'antaŭ' ol, sk-ante la verbon: vi cedos antaŭ ol mi; cetere 'antaŭ' kun akuz. povas havi nur lokan sencon.
  • II- Parto de kunmetita subjunkcio antaŭ ol , signifanta 'antaŭ la tempo, kiam': antaŭ ol ĝi tion konsciis, ĝi troviĝis en granda ĝardeno (Z); mi rapidas respondi la demandon, antaŭ ol mi alpaŝas al la publikigado (Z); li disbatos vin, antaŭ ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgo (Z); ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi k trinki (X).
    RIM. 3 Kiel videblas en la lasta ekzemplo, Z. uzadis la os-formon por esprimi la perfektan futuron (estos -inta); oni neniam en tia okazo uzu la is-formon.
    RIM. 4. Kiam la subjektoj de la du prop-oj estas identaj, oni povas ankaŭ uzi la inf-on: li salutis antaŭ ol foriri; vi devas zorge esplori la aferon, antaŭ ol suspekti iun.
  • III- Memstare uzata morfemo , esprimanta ĝenerale pliproksimecon en la spaco aŭ tempo.
  • antaŭa
  • Troviĝanta en loko antaŭ aliaj aferoj: la antaŭa parto de domo, de ŝipo; la antaŭaj kruroj de ĉevalo, radoj de aŭto.
  • Pli frua: la antaŭa semajno estis pli belvetera ol la nuna.
  • [lingvoscienco] (pp parolsono) Prononcata per levo de la langomezo direkte al la osta palato: e, i estas antaŭaj vokaloj.
  • antaŭe
  • En antaŭa loko: danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, k malsaĝulo de ĉiuj flankoj (Z); silabadi de antaŭe k de poste (Z); kiel senpezaj nubetoj antaŭe de la suno, tiel flugas [...].
    fronte.

  • antaŭtempe, anticipe.
  • antaŭen
    Celante plue al pli antaŭa loko: la aliaj trotis antaŭen (Z); ni velas antaŭen kun kredo; ĉu la hormontra ombro iru antaŭen je dek gradoj? (X); antaŭen por la dekmiliona subskribo!
  • antaŭi
    Esti antaŭa: portiko antaŭas al la palaco; via poŝhorloĝo antaŭas (trofruas)
    antaŭiri.
  • antaŭ (aĵ)o
  • Loke antaŭa parto, plej proksima al la rigardanto: ŝi iris sur la antaŭon de la ŝipo; la antaŭaĵo de via aŭto estas tute difektita.
  • Io, kio okazis jam antaŭe.
    antecedento, precedenco.
  • antaŭeco
    Stato de iu aŭ io, estanta loke aŭ tempe alia: la antaŭeco de la eltrovo apartenas al s-ro X.
    prioritato.
  • antaŭenigi
    Fari, ke io iru pluen: tiu oficiala aprobo multe antaŭenigis nian aferon en ĉi tiu lando.
    akceli, favori.
  • antaŭiĝi
    Veni en pli antaŭan lokon aŭ pli frue: la fratoj rajdis pluen k antaŭiĝis al li je granda distanco (Z); li antaŭiĝis tiun je tuta horo (Z).
  • antaŭulo
    Tiu, kiu tempe antaŭas iun: ni profitas la spertojn de niaj antaŭuloj.
    posteulo.
  • malantaŭ
    Prep. signifanta: 'en loko pli malproksima de la rigardanto, aŭ en loko, al kiu estas direktita la dorso, la malĉefa flanko de objekto': malantaŭ barilo kuraĝo estas facila (Z); malantaŭ si li aŭdis krion; la kato saltis el malantaŭ la muro; voĉoj malantaŭ la scenejo (Z); li alvenis senbrue malantaŭ mi.
    post.
  • malantaŭa
  • Troviĝanta malantaŭ iu aŭ io: la malantaŭaj radoj; vi vidos Mian malantaŭan flankon, sed Mia vizaĝo ne estos videbla (X).
  • [lingvoscienco] (pp parolsono) Prononcata per levo de la langodorso direkte al la palata velo: o, u estas malantaŭaj vokaloj.
  • malantaŭe
    En malantaŭa loko aŭ pozicio: malantaŭe mizero, antaŭe malespero (Z); Dio gardos vin malantaŭe (X); malantaŭe de la preĝejo estis tombejo; (kun movo) li cedis malantaŭen je kelkaj paŝoj; la urbestro, kun kapo klinita malantaŭen (Z); ataki iun de malantaŭe (Z).
    poste, dorse.
  • malantaŭ (aĵ)o
    Loke malantaŭa parto: la malantaŭo de la dekoracio; malantaŭaĵo de kariolo.
  • dorsantaŭa
    Tia, ke en tiu pozicio oni turnas la dorson al la irdirekto: veturadon sur la dorsantaŭa loko ĝi ne povis traelporti (Z).
  • kurantaŭiĝi
    Veni, kurante antaŭen: la policisto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso (Z); Aĥimaac [...] kurantaŭiĝis antaŭ la Etiopon (X); la testudo kurantaŭiĝis pli ol je unu leporo (Z) (leporlongo).
  • IV- Pref . , esprimanta la saman ideon:
  • en la spaco: antaŭbrako, antaŭĉambro, antaŭmasto, antaŭtuko, antaŭurbo; antaŭiri; li lasis antaŭeniri ĥlestakovon (Z); antaŭrajdantoj (Z).
  • en la tempo: antaŭdiri, antaŭjuĝo, antaŭpagi, antaŭsigno, antaŭvidi, antaŭzorgi ktp.

  • Esprimoj

    Antaŭaverta sonĝo
    Antaŭavertaj simptomoj
    Alveni antaŭ la leviĝo de la kurteno (de la operejo).
    Antaŭ la lango, laboru la cerbo.
    Antaŭ mortigo de urso, ne vendu ĝian felon".
    Antaŭ ol venis la akuŝistino, ŝi jam estis naskinta.
    Antaŭeniri en la akvon.
    Antaŭflari, sperti malfeliĉon.
    Antaŭpensita, besta krimo.
    Antaŭpreparita, armita betono.
    Antaŭtempa akuŝo.
    Aperi trian fojon antaŭ la tribunalo.
    Ataki iun de malantaŭe, de poste, dorse.
    Aŭskulti sub, malantaŭ la pordo, trans la muro.
    Balai antaŭ sia pordo.
    Bloko da ŝtofo, kiun oni disvolvas antaŭ aĉetantoj.
    Bloko da veturiloj, tiel multe, ke oni ne povas antaŭeniri.
    Cedigi sian "orgojlon" antaŭ la cirkonstancoj.
    Dancas al li ringoj antaŭ la okuloj.
    Demeti la ĉapelon antaŭ iu.
    Depreni, demeti, levi la ĉapelon antaŭ iu.
    Duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe.
    Egaleco antaŭ la leĝo.
    Emociiĝi antaŭ tia mizero.
    Estu mia advokato antaŭ mia patrino.
    Fari ion malantaŭ (post) la dorso de iu.
    Fermi strute la okulojn antaŭ la faktoj.
    Frapfermi la pordon antaŭ ies nazo.
    Honti antaŭ iu.
    Hundoj terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris.
    Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn (= esprimi altajn ideojn antau malkleruloj).
    Kastaj antaŭjuĝoj.
    Kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj (sekvi la antaŭirantojn).
    Komandoj : Marŝ'! Halt'! Front'! Dekstren! "Liven"! Antaŭen!
    La akuzito havas tre bonajn antecedentojn (se konsideri la antaŭaĵojn)
    La antaŭa semajno estis pli belvetera ol la nuna.
    La antaŭaĵo de via aŭto estas tute difektita.
    Leĝo valoras (validas) por poste, ne por antaŭe.
    Leviĝi antaŭ la tago, kun la suno.
    Lian elekton oni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco.
    malantaŭa grajpo.
    Malkovri antaŭ, al iu sian koron.
    Meklenburgo-Antaŭpomerio,
    Mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalo.
    Mi rapidas respondi la demandon, antaŭ ol vi.
    Morto subita, tragedia, tro frua, antaŭtempa, akcidenta, violenta, natura, malhonora.
    Ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo.
    Ne devas troviĝi inter vi aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek elvokisto de spiritoj, nek sonĝklarigistoj, nek esploristo de mortintoj.
    Ne jungu la bovon malantaŭ la plugilon ( Ne iru la fadeno antaŭ la kudrilo).
    Neniam li venu antaŭ miaj okuloj.
    plena de antaŭjuĝoj.
    Preventa arestado antaŭ la tempo de la manifestacio.
    Rampi antaŭ potenculoj.
    Rigardi malafable, de proksime, malantaŭen, ĉirkaŭen, kun riproĉo, tra la seruro ; per malŝata, fluga rigardo ; per ambaŭ okuloj, gvatokule, per larĝe malfermitaj okuloj.
    Rigardu la patrinon antaŭ ol svatiĝi pri la filino.
    Sanĝi sian opinion, sub la influo de antaŭkongresa agitado.
    Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la urbo estos ordo.
    Senskvamigi, sentripigi fiŝon antaŭ la kuirado.
    Tio estis tiel longatempe antaŭe, ke.
    Tiu ĉi leĝo kadukigas la antaŭan proceduron.
    Tiu kazo estas eksplicite antaŭvidita en la leĝo.
    Troviĝi vidalvide antaŭ la realo.
    Vakcino antaŭgardas de la variolo.
    Veladi ĉe la vento, kontraŭ la vento, antaŭ la vento.
    Zorge esplori la aferon antaŭ ol suspekti iun.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭ ol antaŭ(aĵ)o antaŭa antaŭamplifilo antaŭaranĝi antaŭbrako antaŭdati antaŭdecidi antaŭdecido antaŭdeserto antaŭdestin (ism)o antaŭdiluva antaŭdiri antaŭe antaŭeco antaŭelektilo antaŭen antaŭenigi antaŭenpuŝi antaŭfabrikado antaŭfiguri antaŭflari antaŭforigi antaŭgarda antaŭgardema antaŭgardi antaŭglacia antaŭgusto antaŭhaltigi antaŭhaveno antaŭhejti antaŭhelena antaŭhieraŭ antaŭhistorio antaŭi antaŭiri antaŭiĝi antaŭjuĝo antaŭkalkuli antaŭkambrio antaŭkelta antaŭkilo antaŭkongreso antaŭkora antaŭkorto antaŭkura antaŭlasta antaŭlegi antaŭliberigi antaŭmendi antaŭmeti antaŭmolaro antaŭnomo antaŭpagi antaŭpago antaŭparolo antaŭpaŝi antaŭpaŝo antaŭpensi antaŭplano antaŭplenumi antaŭpordo antaŭrajdanto antaŭrimedo antaŭsavi antaŭscenejo antaŭscii antaŭsciigi antaŭsenti antaŭsento antaŭsezono antaŭsigno antaŭspezo antaŭstampita antaŭstato antaŭtagmezo antaŭtago antaŭtempa antaŭtempe antaŭteni antaŭtimi antaŭtrabaĵo antaŭtuko antaŭulo antaŭurbo antaŭvelo antaŭveni antaŭvespero antaŭvidebla antaŭvidi antaŭzorgi antaŭĉambro antaŭĉevaloj dorsantaŭa dorsantaŭa kapantaŭe kurantaŭiĝi malantaŭ malantaŭ(aĵ)o malantaŭa malantaŭe praantaŭlasta

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    baldaŭ en la ĉeesto de flanke fronte al kontraŭvizaĝe de pli altrange pli frue post proksime

    Ankaŭ vidu:

    loko , proksima , post , flanko , fronto , tempo , frue , prepozicio

    Iel rilatitaj:

    afiksx amplifx ankaŭ anticipx aranĝx baldaŭ brakx datx de decidx desertx destinx diluvx dirx dorsx el elektx fabrikx familix figurx flankx flarx for frontx frux gardx glacix gustx haltx havenx hejtx helenx hieraŭ historix jam juĝx kalkulx kambrix kapx keltx kilx kongresx kortx korx kurx lastx legx liberx lokx mendx metx mezx molarx nomx novx nun pagx parolx paŝx pensx planx plenx plus pordx post preparx prepozicix proksimx puŝx rajdx rimedx savx scenx scix semajnx sentx sezonx signx spezx stampx statx tagx tempx tenx tiam timx trabx tukx urbx velx venx vesperx vidx vizaĝx zorgx ĉambrx ĉef- ĉevalx