subita

*subit/a


Tute rapide kaj neatendite okazanta: subita teruro (Z), morto (B); post brua vento subita silento (Z) (pf); cedante al subita ideo (Z).
  • subite
    En subita maniero: la dunoj kvazaŭ subite en sia moviĝado rigidiĝintaj ondoj el sablo (Z); jen subite li ekvidis antaŭ si la portalon de la katedralo (Z); tiam subite fariĝis, kvazaŭ ĉiuj steloj lumus (Z); feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas (Z); neniam atendita ofte venas subite (Z).
    abrupte.
  • subiteco
    Eco de io subita.

    subita


    La afero, kiom mi komprenas, (kiom mi scias) okazis subite.La ribelo eksplodis (senbridigita popolo), subite ekflamis, estisdronigita en sango.Post brua vento, subita silento.
    neantaŭviditaneatendita
    danĝero. ek-. rapida. surprizi. tempo.

    Iel rilatitaj:

    -ek abruptx danĝerx ek okazx pensx rapidx surprizx tempx