memori

*memor/i (tr)

Konservi en la menso la perceptojn antaŭe ricevitajn, la ideojn antaŭe akiritajn: mi memoras ankoraŭ du aliajn okulojn (Z); ŝia filino ĉiam ankoraŭ ame ŝin memoras (Z); neniu plu ilin memoras (Z); mi memoras la piecon de via juneco (X); memori vorton (Z), fakton, (Z), lecionon, kanton (Z); memori ofendon, bonfaron; ni devas konstante memori pri la pagodatoj (Z); tiuj tagoj devas esti memorataj en ĉiuj generacioj (X); ni devas memori, ke nia lingvo devas servi [...] ankaŭ por la vivo (Z); memorante, ke fari radikalan plibonigon ni povos [...] (Z); ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel Taĥo volis vin engluti? (Z); kiom mi memoras, la peco ne plaĉis (Z); (abs) kiu volas mensogi, devas bone memori (Z).
  • memoro
    1. La kapablo memori: ekzerci sian memoron; mensoganto devas havi bonan memoron (Z); mi havas nenian memoron por la ciferoj; refreŝigi sian memoron; memoro profunda (per kiu oni memoras sufiĉe longe), memoro provizora (per kiu oni konservas la informojn relative mallonge). [VIDU] mnemoniko.
    1. Impreso, spuro daŭranta en la menso kaj lasita de iu, io grava: honori ies memoron; ankoraŭ freŝa estas la memoro pri l' morto de nia frato (Z); vivi en la memoro de la homoj (Z); ekstermi de la tero la memoron pri ili (X); vian nomon kaj la memoron pri vi sopiris nia animo (X); la Pasko, kiun ankoraŭ nun la Hebreoj festas por eterna memoro pri sia liberiĝo (Z). [VIDU] nomo.
    1. Tiu parto de la menso, kiu konservas la akiritaĵojn: noti ion al si en la memoro (Z); enskribi en sian memoron (Z); mi uzas la okazon, por revoki en vian memoron la nomon de S. (Z); pasinta doloro for el memoro! (Z); desegni portreton el la memoro (B); io gravurita en la memoro; de l' tabulo de l' memoro mi nun forviŝos ĉion (Z); se memoro min ne trompas, vi estas Horacio (Z). [VIDU] memorteni.
    1. [KOMPUTIKO] Parto de komputilo, en kiu datenoj estas tenataj: ĉefmemoro (rekte adresebla de la ĉeforgano); ekstera memoro (en flankaparato); virtuala memoro; okupi, malokupi memoron; memorhierarkio; memorkapacito; memorprotekto; registri valoron en memoro; legi datenojn en la memoron; ŝargi la memoron per datenoj.
      dateningo, staplo.
  • memore
    El la memoro: memore desegni, kanti, citi.
    parkere.
  • memore al
    Pro memoro al.
  • memorado
    Procezo, per kiu oni ion memoras: tio multe helpas al la memorado de leciono (Z); ĝis mia kapo perdos la kapablon de ĉia memorado! (Z); ritmaj procedoj pri memorado ( [VIDU] memorarto).
  • memoraĵo
    Objekto, kiun oni konservas pro memoro de iu aŭ io: aĉeti memoraĵojn pri sia vojaĝo; tio estas memoraĵo pri mi por ĉiuj generacioj (X).
  • memoraĵoj
    [BELETRO] Rememoroj, skribitaj de iu persona pri sia publika aŭ privata vivo.
    biografio.
  • memorebla
    Tia, ke oni povas ĝin memori: facile memorebla regulo.
  • memorigi
    Fari, ke iu memoru; refreŝigi en ies menso la memoron pri: teruro, kiu tro malfrue vin memorigus pri konsilo mia (Z); memorigu al viaj varbatoj, kaj ili memorigu al la siaj, ke [...] (Z); la propra intereso estas la plej bona memoriganto (Z); ĉu ne estus interese, se oni de tempo al tempo estas memorigata pri tio, ke [...] (Z); (tiel) ni ne devos eterne memorigadi al niaj amikoj pri helpo kaj subteno (Z).
  • memorigo
    Ago de tiu, kiu memorigas: ĉi tion faru pro memorigo pri mi (N).
  • memoriga
    Farita por memorigi pri io aŭ iu: dissendi al (iu) memorigajn poŝtajn kartojn (Z); memoriga monumento, poŝtmarko.
  • memorigaĵo
    Io, kio memorigas: oni doni ŝin al mi, kiel memorigaĵon pri nia ĉitiea vizito! (Z); terura memorigaĵo el la mezaj jarcentoj (Z).
  • memorilo
    [KOMPUTIKO] Aparato por teni datenojn: duonkonduktila memorilo; magnetdiska, magnettavola memorilo; rekte alirebla, ajnvica memorilo; laŭvica memorilo; asocieca memorilo; modifebla memorilo; nurlega memorilo; viŝebla programebla nurlega memorilo.
    ĉelo.
  • magnetkerna memorilo
    [KOMPUTIKO] Speco de komputila memorilo, uzata inter 1955 kaj 1975, kiu konsistis el ringetoj, magneteblaj en unu el du direktoj, ĉe la kruciĝoj de latiso el dratoj.
  • *memorinda
    Tia, ke ĝi meritas, ke oni ĝin memoru: memorinda okazaĵo, dato.
  • memorsigno (X)
    Memorigaĵo.
  • elmemore
    Uzante nur la memoron, sen teksto.
    parkere.
  • nememorebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin memori: malsimpla, nememorebla regulo (B); de post tempo nememorebla (Z).
  • rememori
    Reveki, prezenti denove al si en la menso iun aŭ ion el la pasintaĵo: kantu multe por ke oni rememoru vin (X); la tagojn kiujn mi pasigis en via domo, mi ĉiam rememoros kun plezuro (Z); la pekojn de mia juneco ne rememoru! (X); se la homoj volas fari al vi malbonon, tiam rememoru la historion pri Jozef (Z); mi rememoris, kion faris Amalek: nun iru kaj frapu Amalekon (X); mi rememoras, ke ion similan mi aŭdis de li (Z); mi ekstermos la nomojn de la idoloj kaj ili ne plu estos rememorataj (X).
  • rememoro
    Denova prezentado en la konscio de antaŭa percepto aŭ ideo: bongustaj rememoroj el la juneco leviĝis en mi (Z); sed la fadeno de rememoroj disŝiriĝis (Z); ĉe la malgaja rememoro ekfluis ŝiaj larmoj (Z); mi malvarmumas ankoraŭ per la sola rememoro pri [...] (Z); eĥo de longepasintaĵa rememoro (Z); svarmoj da rememoroj (Z).
  • rememorigi
    1. Memorigi: ne rememorigu al mi la belajn tagojn ! (Z); ŝi rememorigis al li pri la vikinga kastelo (Z); la antaŭaĵo ne estos rememorigata (X).
    1. Esti simila al: la ŝtonegoj rememorigis per la formo ruinojn de citadelo (B).

    memori


    Esprimoj

    De post nememorebla tempo.
    Desegni laŭ, el la memoro.
    El sia memoro ion forviŝi.
    En sian memoron, ion enskribi, stampi, noti, gravuri, revoki.
    Fari nodon sur sia tuko por ne forgesi pri io.
    Franki per memorfesta poŝtmarko.
    Freŝe vivas io en la memoro.
    Honori ies memoron.
    Kiu volas mensogi, devas bone memori.
    Konservi agrablan memoron pri tio.
    Kulpa je forgeso.
    La fluo de la rememoroj.
    Lia memoro rifuzas lin servi, forlasis lin.
    Lia memoro vivos eterne.
    Melodio memorata de Petro, sed forgesita de Paŭlo.
    Mi elportas el via urbo la plej bonan rememoron.
    Mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro.
    Mi proponas, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de (de sur) niaj seĝoj.
    Mi revidas ĉiam en mia memoro la bildon de tiu terura nokto.
    Monumento konstruita por la honoro de tiu, kiu meritis estimon, estis tenata en alta estimo, akiris al si gloron.
    Ne forgesi ion ĝis la tago de sia morto.
    Rememori iun kun pietato.
    Rememorojn veki, elvoki.
    Revigligi malnovajn kutimojn.
    Ripari forgeson.
    Se min ne trompas mia memoro.
    Senti kulton por ies memoro.
    Sian memoron kultivi, ekzerci, streĉi.
    Starigi daŭran, nedetrueblan, tempospitan monumenton al iu.
    Tuta rozario da rememoraĵoj.
    Ĉi tiu tago restos por mi ĉiam memorinda.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    elmemore,enmemorigi, magnetkerna memorilo,memorado, ,memoraĵo,memoraĵoj,memore,memore al,memorebla, ,memori,memoriga,memorigaĵo,memorigi,memorigo,memorilo,memorinda, , , ,memoro, , , ,nememorebla,rememori,rememorigi,rememoro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    fidela memoro
    freŝa
    kurta
    labila
    mallonga
    malobeema
    malstabila
    manka
    miopa
    neobeanta
    obstina
    persistema
    rapida
    rezista
    ribelema
    senprokrasta
    sperta
    tenaca
    ĵusa
    svaga memoraĵo

    parkere

    atenti
    ellerni
    elvoki
    eskapi
    forgesi
    gravuri
    konscii
    konservi
    konstati
    mense elvoki
    observi
    reciti
    refreŝigi
    reklami
    rekoni
    relegi
    renovigi
    reteni
    revenigi
    revigligi
    revivigi
    rimarki
    trompi

    amnezio
    biso
    de memorebla tempo
    disertacio
    forgesi
    forgeskelo
    memorando
    memuaro
    mnemoniko
    Mnemozino
    modifebla - ne modifebla memoro
    raporto
    revoko
    storo

    Ankaŭ vidu:

    aserti. atenta. bildo. forgesi. instrui. juro. komputi. lerni. mensogi. pensi. psikologio. scii. tempo. vero.

    Iel rilatitaj:

    -ebl Mnemozinx amnezix artx asertx atentx bajtx bildx bis! bufrx cenotafx cerbx daŭrx disertacix eskapx festx fidelx fidx forgesx freŝx gravurx hezitx honorx instrux jurx kelx komputx konscix konservx konstatx konx kurtx kutimx labilx lasx legx lernx librx ligx longx mankx markx memorandx memuarx mensogx mensx miopx mnemonikx modifx novx obex observx obstinx parkerx pensx perdx persistx prokrastx protokolx psikologix rapidx raportx recitx reklamx rezistx ribelx rimarkx scix sistemx spertx stabilx storx svagx tempx tenacx tenx trompx vekx venx verx viglx vivx vokx ĉiam ĵus