pasi

*pas/i

  1. (ntr) Iri de unu loko al alia, ne restante ie: junulo, kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo (X); pasi tra kampo de iu (X); pasu do tra la fenestro, se la pordo estas fermita!; iam mi preter Delfoj pasis (K); barko de ĥarono malplene pasas do tra Aĥerono (K); nubo pasis sur la suno; pasos super ĝi (floro) vento, kaj ĝi jam ne ekzistas (Z); la vojo pasas tra arbaro; (f) la ridetoj pasis de unu buŝo al alia; ĉiuj ĉi bildoj rapide pasis tra lia cerbo; ni pasu nun al alia demando; pasi de riĉeco al mizero, de morto en vivon (N); (abs) lasu min pasi!
  1. (ntr) Iri de unu momento al alia, nehaltante: krom tio la soleno pasis tute silente (Z); en la serĉado pasis pli ol tuta jaro (Z); pasis certe horkvarono (Z); pasis monato de post la tago, en kiu [...] (Z); kio pasis, ne revenos (Z); senkompate pasas la minutoj; lia tago pasadis en studado (Z).
  1. (ntr) Malaperi, ĉesi: mi pensis: eble pasos la apetito (Z); nun ĉio pasis por li for! (Z); vundo pasas, vorto restas (Z); ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam (Z); kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo (Z).
  1. (tr) (ark.) Trapasi: li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn (Z) (li ĉion spertis); la plej malfacilan parton de la laboro vi jam pasis (Z); jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo (Z).
  • paso
    Ago de iu, aŭ de io pasanta: ĉe la paso de la besto, vi pafos; paso de astro je la meridiano; post paso de unu jaro (Z); pasrajto.
  • pase
    Nedaŭre: Volapük povis nur pase entuziasmigi la homojn (Z).
  • pasado
    1. Longa aŭ ripetita paso: la senĉesa pasado de la homoj preter miaj fenestroj min obsedas; neniam ankoraŭ la pasado de la malpura, trietaĝa ŝtuparo estis por ŝi tiel facila (Z).
    1. [ASTRONOMIO] Tempo, dum kiu astro intermetiĝas inter la okulo de observanto kaj alia astro: la pasado de Venuso sur la sundisko.
  • pasaĵo
    1. Io, kio pasis; okazaĵo: Anna (ekvidinte ĥ. genue): Ha, kia pasaĵo! (Z); neforgesebla pasaĵo.
    1. (Z) Variacio.
  • pasanta
    Nedaŭra: malaperi, kiel pasanta ventego (Z); kun komika mieno de pasanta meditado (Z).
    efemera, kaduka.
  • pasanto
    Persono, kiu pasas sur vojo, strato: amaso da pasantoj moviĝis sur la trotuaro (Z); hundo bojas, pasanto vojas (Z); la pasanto ĝin ne vidas (Z).
  • pasejo
    Loko, tra kiu oni povas pasi: inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri (X); antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de [...] (Z); [TRAFIKO] zebrostria pasejo.
  • traknivela pasejo
    [FERVOJO] Loko, kie vojo krucas trakon sur la sama nivelo: senbariera traknivela pasejo.
  • pasema
    Tia, ke ĝi nature rapide pasas: homa feliĉo estas pasema.
  • pasigi
    1. Irigi iun aŭ ion de unu loko al alia, ne restigante ie: Dio fendis la maron kaj pasigis ilin (X); miajn infanojn vi pasigis tra fajro (X); Mi pasigos vin sub vergo (X); Jiŝaj pasigis siajn sep filojn antaŭ Samuel (X); la knabino eltiris tranĉilon kaj pasigis ĝin super la kolo de la cervo (Z); prenu glavon akran kaj pasigu ĝin sur via barbo (X); la pacientoj deviŝas la larmojn kaj ĉe tio pasigas la tukon de supre malsupren (Z); 'pasigu al mi la korbon' oni povas diri (Z).
    1. Uzi (pli-malpli longan parton el sia vivdaŭro), farante ion: li scias, kie la kankroj pasigas la vintron (Z); pasigi la tempon (Z), horojn (Z), feliĉajn tagojn (Z), sian vivon (Z), la Karnavalon (Z); pasigi la tempon maldorme (Z), tre amuze (Z), babilante (Z), en interparolo (Z), en laborado Esperanta (Z), per laboro (Z); ĉiu tago estis pasigata feste (Z); tiu dimanĉo estis pasigita en preĝoj.
  • pasinta
    Okazinta, farita antaŭ la nuntempo: pasinta doloro for el memoro (Z); serĉi la pasintan tagon (Z) (netroveblaĵon); dum la laste pasinta tempo (Z).
  • pasintaĵo
    Tio, kio iam okazis: Dio revokas pasintaĵon (X); nu, ni forgesu la pasintaĵon kaj interkisu; leĝo pasintaĵon ne tuŝas (Z).
  • pasinteco
    1. La pasinta tempo: ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco (Z).
      estinteco.
    1. Tio, kion iu persono faris; ies pasinta konduto: mi ne konas vian pasintecon (Z); la homoj diverse rakontas pri ŝia pasinteco (Z); per sia tuta pasinteco ŝi apartenis al la klaso da (de la) homoj kleraj (Z).
  • pasintjara
    Okazinta en la ĵus pasinta jaro: li zorgas pri ĝi, kiel pri neĝo pasintjara (Z); en mia pasintjara letero mi volis prezenti al vi [...] (Z).
  • pasumi (ntr)
    Nenifare, sencele, malrapide promeni.
    migri.
  • forpasi (ntr)
    1. Pasi kaj malaperi: ĉio forpasis, amo, bonstato [...] (Z); tiu modo jam de longe forpasis; melankolia estas la forpaso de tiel delikata floro.
    1. Morti: ni salutas s-ron X, kies patrino forpasis lastan semajnon; mi kondolencas pro la forpaso de via filino.
      formorti.
  • preterpasi (tr)
    1. Pasi preter iu aŭ io: Li preterpasis kvazaŭ ne rekonante min (Z); ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj (Z); ĵetante rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam preterpasis (Z); tie sur la angulo de la strato preterpasis bela buŝeto (Z); (f) multe da pensoj kaj bildoj preterpasas antaŭ ŝi (Z); vi preterpasis (evitis) gravan danĝeron (Z).
    1. [TRAFIKO] (pp veturilo) pasi flanke de alia veturilo, iranta la saman vojon kaj en la sama direkto, kaj akcelante antaŭiĝi al ĝi (devanci).
    1. Lasi flanke, malzorgi, ne atenti: preterpasi detalon, linion, mirindan okazon.
      preterlasi.
  • preterpaso
    Ago de tiu, kiu preterpasas: la preterpaso de la sovaĝa armeo (Z); preterpaso malpermesita en ĉi tiu strato.
  • subpasejo
    Ponto, per kiu vojo pasas sub alia (ŝoseo, fervojo, kanalo ks).
  • superpasejo
    Ponto:
    1. Per kiu vojo pasas super alia (ŝoseo, fervojo, kanalo ks);
    1. Por piedirantoj, super strato aŭ ŝoseo.
  • trapasi (tr)
    1. Pasi tra io, de la komenco ĝis la fino: en unu horo oni povas trapasi nian tutan urbon (B); evitu (tiun vojon), ne trapasu ĝin (X); oni ne trapasas dufoje la saman riveron; multe trapasata strato (Z); ĉe mia trapaso tra Parizo (Z).
    1. (f) Vivi, spertante ion: trapasi malfacilajn tagojn, penigan bataladon, danĝeran krizon.
  • trapasejo
    1. Loko, per kiu oni povas pasi tra io: malfermi trapasejon en vepraro.
    1. Parto movebla de boatponto, rezervita por trapasigi la ŝipojn.
  • transpasi
    1. (tr) pasi al iu loko, irante trans tion, kio disigas ĝin: transpasi la limon (B); transpasi Alpojn; (f) transpasi la mezuron, la limojn de la leĝeco (B); transpasi Rubikonon (Z) (malebligi al si ĉiun ŝanĝon de decido;. [VIDU] kubo, ponto, paŝi).
    1. (tr) Superi, esti pli granda ol: tio transpasas mian komprenon, ĉian imagon.
    1. (ntr) Iri de iu loko al alia trans io: li transpasis en Amerikon; (f) la povo transpasis en la manojn de [...] (B); transpasi de la avertoj al la agoj (B); transpasi al la tagordo (Z).
    1. (ntr) ŝanĝi sian staton en alian, alistatiĝi: transpasi de la solida al la flueca stato.
  • transpasigisto
    Tiu, kiu trans riveron pasigas homojn per boato.
  • flankpasi (tr)
    [ARMEOJ] Pasi laŭ la flanko de trupo aŭ pozicio, kiun oni ne volas ataki fronte, sed kiun oni povas devigi per tiu manovro aŭ al retiriĝo aŭ al kapitulaco.
  • krucpasi (tr)
    [TRAFIKO] Pasi antaŭ alia veturilo, laŭirante vojon, kiu transverse tranĉas la vojon laŭiratan de tiu veturilo: la kamiono volis krucpasi la aŭtomobilon, ne havante la pasrajton.
  • montpasejo
    Pasejo trans la suprolinio de montĉeno aŭ inter du montoj.
  • tempopasigo
    Amuzaĵo, kiu servas nur por distre pasigi la tempon: rakontu fabelon, ĉar tio estas por miaj gepatroj la plej agrabla tempopasigo (Z).

    pasi


    Amare bedaŭri la perditan tempon de la juneco, la forpasintanjunecon.Bariero de fervoja nivelpasejo.ĉesi.efemera.En tempo pasinta ni ĉerpu instruon por tempo venonta.forpasi.halti.Homa feliĉo estas pasema.iri.kaduka.Kio pasis, ne revenos.Krucpasi.La kamiono volis krucpasi la aŭtomobilon ne havante la pasrajton.Lasi liberan pason al io.Leĝo ne havas retroaktivan efikon, pasintaĵon ne tuŝas.Li sukcesis ĉe la ekzameno, sukcese trapasis la ekzamenon.Li trapasis la vadejon, ĝistalie en la akvo.loko.malaperi.Mi venis al vi por pasigi en via mezo unu semajnon.moviĝi.Multa akvo defluos, ĝis tiam sub la pontoj (pasos longa tempo ĝis.).Nivelpasejo senbariera.observi.okazi.pasinta.pasanto.pasejo, montpasejo.paseo, pasinteco, pasintaĵo, futuro.pasporto.pasrajto.Preta forspongi la pasintaĵon.preterlasi.preterpasa preno (de peono).Preterpasi la ruĝan signalon.Preterpaso malpermesita en tiu strato.ripeti.Servitudo de trapaso.ŝanĝi.Tempo flugas, forflugas, estas kara, gaje fluas, pasas.trafikŝildoj: zebro-strioj, malpermesita preterpaso, semaforo,malpermeso hupi, malpermeso parki, eniro malpermesita por veturiloj(kies radaksa pezo superas la indikitan limon), devojiĝo dekstrenmalpermesita, ktp.traknivela pasejo.Transpasi malpermeson.Trapasi ekzamenon.trapasi.Venonta, pasinta jaro.Vizaĝo : heliĝas, nebuliĝas (nubo pasas sur lia vizaĝo), ekflamas.Zebrostria pasejo por piedirantoj, "Prioritato" de dekstra pasrajto,cedodevo.
    aĝo. akvo. amaso. atingi. bedaŭri. celo. direkto. fervojo. iri. libera. longa. marŝi. morti. pordo. semajno. strato. tempo. trafiko. transporti. turni.

    Iel rilatitaj:

    -is akvx amasx aoristx atingx aĝx aŭtomobilx bedaŭrx celx cirkulx daŭrx defilx direktx estx fervojx finx irx liberx longx marŝx mortx nun pontx pordx preter rajtx semajnx siatempx stratx tabulx tempx trafikx transportx turnx vojx