monato

*monat/o

  1. Periodo de la luna rivoluo depende de la rilatpunkto: luna aŭ sinodika monato (la averaĝa intervalo inter samaj lunfazoj, t.e. 29 tagoj, 12 horoj, 44 min); stela aŭ sidera monato (la intervalo inter la sinsekvaj konjunkcioj de Luno kun la sama stelo, t.e. 27 tagoj, 7 horoj, 43 min); la luna monato estas la bazo de la hebrea, araba kaj ĉina kalendaro; en la kvina tago de la kvara monato (X).
  1. ĉiu el la 12 neegalaj partoj, en kiujn oni dividas la jaron: Januaro estas la unua monato de la jaro (Z). [VIDU] monatfino, monatkomenco.
  1. Daŭro de tiu tempodivido (proks. 30 tagoj): pasis plenaj du monatoj (Z); post tri monatoj estos la edziĝo (Z); por tia tasko mi bezonos almenaŭ unu monaton; vojaĝo de tri monatoj.
    trimestro, semestro.
  • monata
    Rilata al monato: monata apero de revuo; monata partopago; monata salajro.
  • monataĵo (Z) (fm)
    Menstruo.
  • ĉiumonata
    Okazanta aŭ farata unu fojon en ĉiu monato.
  • dumonata
    1. Daŭranta du monatojn.
    1. Okazanta aŭ farata unu fojon je ĉiu duamonato: dumonata revuo.
  • duonmonata
    1. Daŭranta duonon de monato.
    1. Okazanta aŭ farata dufoje en ĉiu monato.
  • sesmonata
    Duonjara.
  • trimonata
    Kvaronjara.
  • lunmonato
    Luna monato.
  • mielmonato
    La unuaj semajnoj post la geedziĝo.
  • ro-monatoj
    La monatoj, de Sept. ĝis Apr. , kiuj estas en S Eŭropo la ĝusta sezono por ostromanĝado.

    monato


    Esprimoj

    Aĝulo de unu monato.
    Graveda de tri monato.
    La limdato de valideco estas 2 monatoj.
    Oni avizis min, ke mi devos delasi mian apartamenton post tri monatoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    dumonata,duonmonata, , ,monata,monataĵo, , ,monato,monatoj,monatpago,sesmonata,trimonata,ĉiumonata

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    daŭro
    kvaronjaro
    luno
    menstruo
    periodo
    semestro
    sezono
    tempo
    trimestro

    aperas ĉiumonate.
    aĉeti monatpage.

    Januaro
    Februaro
    Marto
    Aprilo
    Majo
    Junio
    Julio
    Aŭgusto
    Septembro
    Oktobro
    Novembro
    Decembro

    Ankaŭ vidu:

    juna. kalendaro.

    Iel rilatitaj:

    Aprilx Aŭgustx Brumerx Decembrx Lunx aprilx aŭgustx daŭrx decembrx februarx finx januarx jarx julix junix junx kalendarx majx martx menstrux novembrx oktobrx pagx periodx semestrx septembrx sezonx tempx trimestrx