somero

*somer/o


La sezono de la jaro, dum kies varma tempo floradas la plantoj kaj rikoltiĝas greno: ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos (Z); kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa (X); en somero (Z); en la somero (Z); malfrua somero; somero de Sankta Marteno (periodo belvetera, okazanta ĉ. la 11a de Nov. en la N hemisfero).
  • somera
    Rilata al somero: somera temperaturo.
  • somere
    En, dum somero.
  • somerumi, trasomerumi (ntr)
    1. Pasigi ferie la someron en agrabla loko.
    1. (pp gregoj) Pasigi la someran tempon en altaj herbejoj.

    somero


    Esprimoj

    La provizado de la modernaj urboj je akvo estas en somero grava problemo.
    La ĝenerala malvigliĝo de la legemo dum somero.
    Porti somerajn vestojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    somera,somera adonido,somera ĥolero,somercipreso,somerdomo,somere,somerloĝejo,somero,somerosporo,somerteatro,somerumi,trasomerumi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    rikolto
    sezonoj: printempo ( primavero), somero, aŭtuno, vintro.
    somerdomo.
    temperaturo
    varmo
    vetero

    Ankaŭ vidu:


    kalendaro.
    printempo.
    vesto.
    vetero.
    vintro.

    Iel rilatitaj:

    aŭtunx domx kalendarx mantelx primaverx printempx rikoltx robx sezonx temperaturx tempx varmx vestx veterx vintrx