scienco

*scienc/o

  1. Sistema tutaĵo de scioj, bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de leĝoj de la naturo aŭ de la homa socio: la mirindaj progresoj de la scienco; scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan (Z); per pacienco venas scienco (Z).
    sciado.
  1. Tutaĵo de la metodoj, hipotezoj, teorioj kaj scioj pri difinita fako: fiziko estas la nomo de la scienco mem (Z); la moralaj, naturaj sciencoj; la politika scienco; la puraj sciencoj (dependantaj nur de deduktoj el principoj, ekz. matematiko aŭ logiko), la ekzaktaj sciencoj (diversaj branĉoj de matematiko); la scienco pri la homo, la socio; (f) tio estas por mi ĥina scienco (Z).
    praktiko, tekniko.
  1. Kolektivo de la diversaj sciencoj, kontraste kun ĉio, kio ne estas esprimebla per ciferaj leĝoj: la scienco estas 'ni', la arto estas 'mi'.
  • scienca
    1. Havanta la ekzaktecon kaj objektivecon de la scienco: scienca metodo; scienca pruvo; scienca esploro; (vs) scienca spirito.
    1. Rilata, servanta al sciencoj: sciencaj instrumentoj; scienca terminologio; sciencaj libroj, kursoj; la sciencaj leĝoj.
  • sciencismo
    Teorio, laŭ kiu ĉio en la mondo estas klarigebla per la scienco kaj submetebla al ĝiaj metodoj.
    materiismo.
  • sciencisto
    1. Adepto de sciencismo.
    1. Scienculo.
  • scienculo
    Homo, kiu praktikas unu aŭ plurajn sciencojn: ne demandu scienculon, demandu spertulon (Z); en tiaj praktikaj demandoj (pri lingvaj reformoj) la scienculoj estas la malplej kompetentaj (Z); vera scienculo estas modesta.
  • fruktoscienco
    Fruktologio.
    pomologio.
  • latinscienca
    (pp nomo) Uzata en scienca nomenklaturo kaj havanta latinecan formon.
  • lingvoscienco
    Scienco pri la diversaj aspektoj de la lingva fenomeno: priskriba, historia, ĝenerala lingvoscienco; struktureca lingvoscienco (esploranta la rilatojn inter la diversaj funkcioj de la sciencelementoj en unu sciencosistemo). SIN. lingvistiko.
    filologio, gramatiko.
  • literaturscienco
    Literaturkritiko.
  • natursciencoj
    Tuto de la sciencoj pri la naturo (biologio, anatomio, fiziologio, ekologio kaj geologio).
  • pseŭdoscienco
    Instruaro aŭ praktikado sen sciencaj bazoj aŭ scienca rigoro; tiu ĉi termino ofte aplikiĝas al alkemio, astrologio, kiromancio k.a.
    gnostiko, okultismo, superstiĉo.
  • sonscienco
    Fonetiko.

    scienco


    eksperimentaj sciencoj.ekzaktaj sciencoj.Harmoniscienco : kombinado de akordoj.La grandaj sciencistoj estas ofte distrigxemaj.legxoscienco.lingvoscienco.naturaj sciencoj.Natursciencoj, homaj sciencoj.Oferi sian vivon al la scienco.prihomaj sciencoj.sciencisto.scienca fikcio.Scienco estas akumulado de etaj faktoj.
    absoluta.aerometro.akademio.akademiano.aksiomo.alttemperatura.analizi.anatomio.antropologio.aplika.Apliki teorion al la praktikado.Arangi eksperimenton.arkeologio.astronomio.biologio.biontologio.botaniko.celo.cibernetikо, kibernetiko.datumo.dekstruma.dekuma.devii.diagramo.dimensio.distingi.dogmo.doktoro.doktrino.donitajxo.efekto.ekspedicio.eksperimento.eksperto.ekvilibro.ekvivalento.ekzameni.El teoria vidpunkto, tio estas pravigebla.emani.embriologio.embriologo.entomologio.ergologio.esplori.etimologio.etno.etnogenezo.etnografio.etnografo.etnologio.etnologo.etologio.euxgeniko.evoluo.faco.fakulo, specialisto.fako.fakto.fenomeno.filologio.filozofio.fiziko.fiziografio.fiziologio.fluktui.formuli.frenologio.genealogio.genezo.geodezio.geofiziko.geografio.geologio.geometrio.graviti.heraldiko.heterogena.hidrauxliko.hidrometrio.hipnotismo.historio.homogena.informadiko.inventi.kapacito.kapilaro.kataklismo.kauxzo.kemio.kodo.koncepto.konsekvenco.kontroli.korpusklo.kosmologio.krescento.kristalografio.kronologio.kronometrio.ksilografio.kurbo.laboratorio.legxo.lingvistiko.logiko.malkovri.maldekstruma.maniero.matematiko.medicino.meteologio.meteorologio.metodo.mezuri.mikrobiologio.mitologio.modelo.Monda Organizajxo pri Meteologio.monografio.naturisto.naturo.neuxrologio.neuxrologo.nociaro.nocio.nomenklaturo.normo.oftalmologio.pedologio.piktogramo.postfikso.prezenti.priskribi.primara.principo.problemo.proceso.procezo.profesoro.progreso.pruvi.psikiatrio.psikologio.radio(foto)grafio.radiologio.radiologo.radioskopio.radioterapio.rezulti.rilato.rimedo.Senbaza teorio.simbolo.sismologio.sistemo.skolo.sociologio.statuso.stenotipio.stereografio.strukturo.studi.subetno.subnocio.superetno.supernocio.teologio.teoremo.teorio.tereno.terminaro.termino.tezauxro.tezo.zoologio.
    astronomio. biokemio. biologio. botaniko. dimensio. ekologio. elektrotekniko. elektro. filozofio. fiziko. fotografio. fotografi. geografio. geologio. historio. instrui. kemio. lerni. libro. lingvistiko. mineralogio. muziko. naturo. optiko. paleontologio. pedagogio. pruvi. psikologio. radiofonio. scii. tekniko. televido. televizio. tempo.

    Iel rilatitaj:

    -anc absolutx adeptx akademix antropx arkitekturx astronomix behaviorismx biokemix biologix biologx botanikx devx dimensix doktorx ekologix elektroteknikx elektrx esplorx evolux faktx fakx filozofix fizikx fotografix fotografx genix geografix geologix geometrix historix informx instrux inĝenierx kaŭzx kemix kompetentx konceptx kontrolx konx lernx librx lingvistikx lingvx manierx matematikx meteologix meteorologix metodx metrx mezx mineralogix mineralx mitologix muzikx naturx optikx paleontologix pedagogix prahistorix praktikx pravx principx problemx profesorx progresx pruvx psikologix radiofonix rangx rilatx scix sistemx spertx strukturx studx teknikx televidx televizix tempx teorix