post

*post

  • I- Prep. , montranta:
    1. Tempon pli malfruan, ol alia: saĝa hundo post la vundo (Z); post vetera malbela lumas suno plej hela (Z); ĝi estas kiel mustardo post la manĝo; post tri tagoj mi lin vizitos; ni ankoraŭ ne resaniĝis post niaj antaŭaj venkoj (B); tuj post la hejto la forno estis varmega (Z); se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon [...] (Z); vidvino post iu (Z); heredi post la onklo; iom post iom (Z); paŝo post paŝo (Z); la venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis en la brusto de M. (Z); postnelonge; de post (post la finiĝo de).
    1. Lokon pli malproksiman rilate al tiu, kiu rigardas, aŭ lokon kontraŭan al tiu, kiu rigardas la vizaĝon de persono aŭ la fronton de objekto: la princo sidiĝis post kolono (B); ŝi kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj (Z); tre mallaŭte li stariĝis post la kurteno (Z); la vinon li post mia dorso tiel rapide englutis (Z); ŝi malaperis post la pordego (Z); la lun' post la insulo malleviĝas (Z); vi flugu ĉiam post ni (Z); eliri post iu (Z); rigardi post si (B); el post la arbo li estas bravulo (Z); turnu vin post ilin (X). SIN. malantaŭ.
    1. Rangon pli malaltan, ol alia: en via regno li estas la unua post vi.

    RIM. 1 Por eviti konfuzon inter loka kaj tempa sencoj de 'post', oni uzas la rimedojn, montritajn sub 'antaŭ'.
  • post kiam
    Subjunkcio, signifanta 'post la tempo, kiam': post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto (Z); lian edzinon vi prenis, post kiam vi lin mortigis (X); Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn (X).
    RIM. 2 'post ol', kvankam preskaŭ ne uzata, estas uzebla analoge al 'antaŭ ol'.
  • de post, depost
    Prepoziciaĵo, signifanta, ke io komenciĝis samtempe kun iu evento kaj daŭris poste: de post lia reveno (Z), multe oni premis min de post mia juneco (X); tiel estis de eterne, de post la apero de la homo sur la tero (X); depost tempo nememorebla (Z); ĉi tie ĝi estis depost la plej frua matena horo (Z).
    RIM. 3 La duvorta skribo ('de post') estas preferinda.
  • II- Kombinebla morfemo, montranta plimalfruecon aŭ plimalproksimecon:
  • posta
    1. Pli malfrua: la postan paroladon mi ne aŭdis.
    1. Loke pli malproksima: la posta parto de ŝipo. SIN. malantaŭa.
  • poste
    1. Pli malfrue: antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas (Z); leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe (Z).
      estonta, futuro.
    1. Pli malproksime: la reĝo alpaŝis la unua kaj poste marŝis la pedeloj; antaŭe la grandaj, poste la malgrandaj! (Z); Patroklo atakas la Libianojn de poste (B).
  • postea
    (uzata nur pri tempo) = posta: la posteaj registaraj persekutoj (G).
  • posten
    Celante plue al pli posta loko: la princo rimarkis, ke la polva nebulo fleksiĝis posten (B); la barbaroj eĉ ne rigardis posten (B); li klinis sin posten (B).
  • posto
    Spaco aŭ tempo post io: Mentezufis okupis iliajn postojn! (B); rigardi al la posto.
  • postaĵo
    1. Loke posta parto; parto kontraŭa al la fronto: postaĵo de domo, de ŝipo, de veturilo.
      pobo.
    1. La du gluteoj ĉe homo: li forpelis Kandidon el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon. SIN. pugo.
      gropo.
  • enpostiĝi (evi) (B) = retropaŝi.
  • posteulo (Z)
    Tiu, kiu venas poste en tempo: ĉiu generacio laboras por siaj posteuloj.
  • posteularo
    La tuto de la posteuloj: la posteularo de Abrahamo.
  • postiĝi
    Resti, malfruiĝante post marŝanta aro: la persekutantaj rajdistoj batfaligis la postiĝantojn (B).
  • postumo
    Kulaso.
  • III- Pref. samsignifa: postkolero (venĝemo), postkuri, postremilo, postsopiro (bedaŭro), postrestaĵo.

    post

    PMEG: [post]

    Esprimoj

    Ataki iun de malantaŭ, de poste, dorse.
    De post tiu temp, kiam.
    Doni al iu piedon en la postaĵon.
    Duono post la tria.
    Homo post drinko sin montras sen ŝminko.
    komplikaĵo post malsano.
    Leĝo valoras (validas) por post, ne por antaŭe.
    Li alvenos morgaŭ post semajno (= post 8 tagoj).
    Li ne kuras post la laboro.
    Ripeti ĉion vorto post vorto.
    Tago post tago.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    de pos,depos,iom-post-iom,pos,post kia,post,posta steven,postakuŝ,postaĵ,postbuŝ,postdat,postdrink,post,poste,postebri,poste,posteniĝ,postesign,posteular,posteul,postfinaĵ,postfojn,postgust,postir,postiĝ,postkil,postklap,postklasik,postkoler,postkol,postkongres,postkrani,postkri,postkur,postlasaĵ,postlas,postlernej,postlumo,postmanĝ,postmast,postmorga,postmort,postnaskaĵ,post,postoperaci,postpag(ant),postparol,postrajd,postregion,postremil,postrest,postrikolt,postsezon,postsign,postsinkronig,postskrib,poststri,posttagmez,posttemp,postum,postven,postveturil,postvivi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    antaŭ
    dorso
    estonte
    future
    gropo (ĉevalpostaĵo)
    kontraŭ
    lasta
    loko
    malantaŭ (post)
    malfrue
    malproksime
    pobo (postaĵo)
    posta steveno
    pruo
    pugo (postaĵo)
    sekvo
    vosto

    Ankaŭ vidu:

    ankoraŭ, celo, eks, mezo, morfemo, prepozicio, tempo, trakti, veni

    Iel rilatitaj:

    afiksx ankoraŭ antaŭ baldaŭ celx dorsx eks estx familix frux futurx gropx kontraŭ lastx lokx mal mezx morfemx nun periodx plus pobx post prepozicix proksimx prux pugx sekvx semajnx seĝx sidx sinsekvx tempx traktx ventx venx veturx vostx