hodiaŭ

*hodiaŭ

Cirkonstanca morfemo
  1. signifanta 'en la nuna tago': hodiaŭ estas la dudeksepa de Marto (Z); mi restos hodiaŭ dome (Z); miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn (Z); hodiaŭ vespere (Z); hodiaŭ en la nokto (Z).
  1. signifanta metafore la estantecon: tiaj puntoj ne estas plu hodiaŭ en modo; pli kaj pli multaj viroj razas sin per elektra razilo.
  1. uzata anst. 'hodiaŭo': tiel li intencas veni de hodiaŭ post monato (Z); hodiaŭ estas maskita reĝo.
  • *hodiaŭa
    Okazanta hodiaŭ: sankta estas por ni la hodiaŭa tago! (Z); la hodiaŭan nokton estos la cent-unua edziĝofesto (Z).
  • hodiaŭo
    La nuna tago: ĝuu la hodiaŭon!

    PMEG: [hodiaŭ]

    Esprimoj

    Kiu dato estas hodiaŭ?.
    Kiun daton ni havas hodiaŭ? La dek kvinan de Decembro.
    Kiun tagon de la semajno ni havas hodiaŭ? Lundon.
    Ne faru hodiaŭ, kion vi povas morgaŭ farigi.
    Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
    Unu semajnon post la hodiaŭa tago.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    hodiaŭa,hodiaŭo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    dato
    estanteco
    hieraŭ
    kalendaro
    matene
    morgaŭ
    nun
    okazi
    semajno
    tagmeze
    tago
    tempo
    vespere

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    PMEG datx donx estx hieraŭ kalendarx matenx modernx morgaŭ nun okazx semajnx tagx tempx vesperx