mielo

*miel/o

Sukera, odora nutraĵo, ellaborata de iaj insektoj, precipe de abeloj, el la suko de floroj, por nutri la larvojn: el la kadavro de leono li prenis la mielon (X); ne gutas mielo el la ĉielo (Z); urson al mielo oni ne tiras per orelo (Z); (f) la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon (X); mi, kiu suĉis dolĉan la mielon de liaj ĵuroj (Z).
  • miela
    1. Rilata al mielo: miela ĉelaro; miela gusto; mielaj kukoj.
    1. Dolĉa kiel mielo: mielaj kisoj; la miela tempo (Z) (unua tempo post la geedziĝo).
    1. (f) Afekte, nesincere dolĉa: miela voĉo; flati per mielaj vortoj; lango miela, sed koro kruela (Z).
      glata. [VIDU] medo, allogi, vinagro.
  • flormielo
    Nektaro 4.

    mielo


    Iel rilatitaj:

    abelx baklavx edzx insektx manĝx sukerx tempx vinx